Valentin Krautwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Krautwald
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Krautenwalde, nune Travná, princlando Neisse, Landoj de Krono Ĉeĥa
Morto 5-a de septembro 1545
en Liegnitz, duklando Liegnitz, Landoj de Krono Ĉeĥa
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Krakovo (1506-1509)
Profesio
Okupo teologo • Protestanta reformisto • humanisto vd
Aktiva en Vroclavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valentin KRAUTWALD (n. en 1490 en Travná - m. en 1545 en Liegnitz) estis germanlingva teologo, helenisto kaj humanisto, profunda admiranto de Johannes Reuchlin (1455-1522) kaj Erasmo de Roterdamo (1467-1536), amiko kaj disĉiplo de Kaspar Schwenckfeld (1489-1561)[1]. En 1514, li estis nomumita sekretario de la episkopo de Breslau, Jakob von Salza (1481-1539).

En 1523, Friedrich la 2-a (1480-1557), duko de Liegnitz, invitis lin por okupi la katedron de teologio en la Katedralo de la Sankta Tombo[2], en Liegnitz, kie li instruis sep jarojn. Liaj instruoj ekkonfliktis kun tiuj de Marteno Lutero (1483-1546), kiu, en 1526, sendis al li leteron, petante ke li ŝanĝu siajn konceptojn aŭ "ne plu nomu ilin fratoj"[3].

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reformation and Early Modern Europe: A Guide to Research, David M Whitford
  2. Valentin Crautwald, Andreas Fischer, Jan Kalenec, Sigmund Salminger
  3. Global Anabaptist Mennonite Encyclopedia Online
  4. Com um subtítulo em outro manuscrito: Alia legenda a Valentino Crautoaldo Nyssensi compilata anno 1516