Johannes Oecolampadius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johannes Oecolampadius
teologo kaj humanisto de Bazelo
teologo kaj humanisto de Bazelo
Persona informo
Naskonomo Johannes Heussgen, ankaŭ skribite Husschyn, Hussgen, Huszgen aŭ Hausschein
Naskiĝo 1482
en Weinsberg, Elekto-Palatinato, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 24-a de novembro 1531
en Bazelo, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Religio protestantismo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Tubingeno
Familio
Edz(in)o Wibrandis Rosenblatt [#]
Profesio
Profesio teologo • universitata profesoro • Protestanta reformisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Johannes Oekolampadius (germane Johannes Huszgen, 1482-1531)[1] estis svisa humanisto, teologo, hebreisto, helenisto, predikisto, sekvanto de Marteno Lutero (1483-1546)[2], reformisto de Bazelo, kunlaboranto de Erasmo de Roterdamo (1467-1536) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj tre respektata inter la tiama katolikaro[3]. Foje lia nomo poste esperantiĝis Johano Okolampado. Johano Kalvino (1509-1564) alte estimis lian laboron, kaj Okolampado servis kiel peranto inter la humanismo de Erasmo kaj la hermeneŭtiko de Kalvino. Kiel teologo, li estis tre proksima al Ulriko Zvinglo (1484-1531), kun kiu li dividis favoran konduton rilate al Maria kaj la respektego al la patrino de Jesuo[4]. Lia vera nomo estis Johannes Huszgen, kiu poste modifiĝis al Hausschein ("dombrilo"), kaj tiam li prenis la prefikson "οίκο-" (domo) kuniĝis al "λαμπάδ-" (lampo), fariĝante Oekolampadius, aŭ domlampo.

Dum siaj studjaroj, li vizitadis la lernejojn de Weinsberg kaj Heilbronn. Poste, li studis juron en Bolonjo, kaj reiris al Hajdelbergo kie li studis teologion. Entuziamiĝinta pri la greka, li ekstudis la hebrean, kaj ricevis sian diplomon kiel bakalaŭro en 1503. Li fariĝis predikanto en la katedralo de Bazelo, en 1515, kie li servis dum la administrado de Christoph von Utenheim (1450-1527), humanisto kaj episkopo de Bazelo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Kolokvo de Marburgo[5] (1529)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]