Joachimus Vadianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joachimus Vadianus
svisa humanisto kaj reformisto
svisa humanisto kaj reformisto
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1484 (1484-11-29)
en Sankt-Galo
Morto 6-an de aprilo 1551 (1551-04-06) (66-jara)
en Sankt-Galo
Lingvoj latina lingvogermana lingvo
Ŝtataneco SvislandoGermanio
Alma mater Universitato de Vieno, Universitato de Padovo
Profesio
Profesio teologo • universitata profesoro • historiistokuracisto • kuracisto-verkisto
v  d  r
Information icon.svg


Joakimo Vadiano (originala nomo: Joachim von Watt) (1484-1551) estis svisa kuracisto, erudiciulo, latinisto, humanisto, reformisto kaj urbestro de Sankt-Galo. Kronita per la laŭro de la poetoj (12-a de marto 1514) far la imperiestro Maksimiliano la 1-a, Vadianus servis kiel rektoro en la Universitato de Vieno kaj kontrolis la publikaĵojn pri pluraj antikvaj aŭtoroj, ĉefe Ovidio kaj Plinio la Maljuna. Pli malfrue li praktikis medicinon en Sankt-Galo, kie li estis urbestro, en 1526. Li faris uzon, kaj de sia politika influo, kaj de sia povo, kiel populara predikisto por starigi la reformon en sia urbo.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vadiano estis filo de Lienhard von Watt kaj Magdalena Thalmann, riĉa familio de komercistoj pri linaĵojn. Post la unuaj studoj en Santk-Galo, li translokiĝis al Vieno, fine de 1501, kie li enmatrikuliĝis en la fakultato pri artoj sub gvidado de la humanisto l poeto Conrad Celtis kaj de la slovena filozofo Matthias Qualle (1470-1518).

En Vieno li ŝanĝis sian nomon al "Joachimus Vadianus", Tiel kiel multaj aliaj humanistoj, li preferis la latinan formon por elesprimi sian admiron pri la klasikaj majstroj. Dum la ekapero de la bubona pesto (1506-1507) li fuĝis al Villach, kie li laboris kiel profesoro kaj studis muzikon. Vojaĝo pri studo tra la nordo de Italio portis lin al Trento, Venecio kaj Padovo, kie li konatiĝis kun la irlanda erudiciulo Maŭrico Hiberniko (1460-1513)[2]

En 1509, li kompletigis sian diplomiĝon je Majstro pri Artoj kaj mallongtempe revenis al Sankt-Galo, kie li studis la sanktajn skribaĵojn en la biblioteko de la Abatejo de Sankt-Galo. Li reiris al Vieno kaj estis bonsukcesa kiel renoma verkisto. Ekde 1512, li okupis la katedron pri poezio en la Universitato de Vieno, kie li akiris iom da reputacion kiel aŭtoro de latinaj poemoj. En 1513, li vizitis Buda-on kaj en la sekvanta jaro li estis nomumita laŭrokronita poeto de la imperiestro Maksimiliano. En 1516, li fariĝis dekano en la Universitato de Vieno.

En la sekva jaro, Vadiano studis medicinon kaj sciencoj, ĉefe geografio kaj historio sub Georgo Kolimito (1482-1535). Tie li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino kaj sekve revenis al sia naskiĝurbo. Dum tiu vojaĝo, li vizitadis multajn amikajn humanistojn en Lepsiko, Vroclavo kaj Krakovo. En 1518, li supreniris la Monton Pilato, apud Lucerno, la unua dokumentita supreniro al ĝia pinto.

En Sankt-Galo li estis indikita kiel urba kuracisto kaj en la 18-a de aŭgusto 1519, li edziĝis al Martha Grebel, filino de la reformisto Jakobo Grebel (1460-1526) kaj fratino de Konrad Grebel (1498-1526), grava figuro de la anabaptista movado. En 1521, li sukcedis al sia patro Leonardo, kiu mortis en la 20-a de decembro 1520, kiel membro de la urba konsilantaro. Li estis amiko de Zvinglo kaj la komenco de la reformado en Svisio igis lin, kiu neniam studis teologion, sin dediĉi al la ekleziaj tekstoj. Ekde 1522, li adoptis la novan interpretadon pri reformo kaj ekde tiam li iĝis la plej grava proponanto en Sankt-Galo. Kiam li elektiĝis kiel urbestro de la urbo, en 1526, li estris la konvertiĝon de Sankt-Galo al la protestantismo, kaj sukcesis teni tiun novan situacion eĉ post la venko de la katolikaj kantonoj en la Dua Milito de Kappel. Vadiano verkis plurajn teologiajn tekstojn post 1522, helpante pri la disvastigado de la reformaj vidpunktoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]