Diskuto:Venusa atmosfero

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La referencoj ankoraŭ estas nenecese franclingvaj. Kial ekzemple "p." elvokas demandosignon kaj la francan klarigon "page(s)", se entute, tiam ĝi elvoku la e-lingvan klarigon "paĝo(j)", sed fakte eblas simple skribi "paĝoj", kaj ne estas ajna dubo pri kio temas. Aŭ kial la referenco "Encyclopédie Britannica en ligne: Mikhail Vasilyevich Lomonosov" estas en la franca (la referenco mem estas angla)? Kiom ajn oni volas ŝpari tempon, ne utilas simple elkopii referencojn el unu lingvo kaj alkopii ilin al alia lingvo. Ankaŭ la franca vikipedio ne ĝojas pri referencoj pure en la brazila portugala aŭ en la ĉina aŭ nederlanda. Referencoj apartenas al la artikolo kaj devas esti en la artikola lingvo. Ĉie en vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 18:19, 23 Feb. 2016 (UTC)