Venusa atmosfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La atmosfero de Venuso estas la tavolo de gasoj ĉirkaŭantaj Venuson. Ĝi estas pli densa kaj dika ol tiu de la Tero. La temperaturo kaj la premo ĉe la surfaco estas respektive je 740 K (estas proksimume 470  ) kaj je 93 baroj.[1] La netravideblaj nuboj entenantaj sulfitan acidon flosas en la atmosfero kaj, pro ili, la optika observado de la surfaco tute neeblas. La informoj koncerne la topografio de Venuso estis konataj ekskluzive per bildigo radara.[1] La ĉefaj atmosferaj gasoj de Venuso estas dioksido de karbono kaj nitrogeno. La aliaj gasoj aperas nur spure.[1]

La atmosfero de Venuso estas en stato de rapidega rotacio. La tuta atmosfero ĉirkaǔiras komplete la planedon dum nur kvar teraj tagoj, pli rapide ol la sidera tago de Venuso kiu daǔras 243 terajn tagojn. La ventoj blovas ĉirkaǔ 100 m/s. Apud ĉiu poluso, anticiklona strukturo estas observebla kiun oni nomas polusa vortekso. Ĉiu vortekso entenas du centrojn kaj similas al rekonebla So formo.[2].

Male al la Tero, Venuso ne havas magnetan kampon. Ĝia anstataŭanto estas la jonosfero kiu rolas kiel limo inter la atmosfero unuflanke kaj aliflanke la spaco kaj la suna vento. Tiu tavolo jonizita protektas Venuson de la suna magneta kampo, donante al Venuso propran magnetan ĉirkaǔaĵon. La plej malpezaj gasoj, kiel la akvo, trairantaj la jonosferon estas senĉese detruitaj pro la suna vento [3] Oni pensas nuntempe ke la atmosfero de Venuso estis, antaŭ kvar miliardoj da jaroj, simila al tiu de la Tero kun likva akvo ĉe la surfaco. La forceja efiko  kaŭzis la vaporiĝon de la akvo kaj pro tio ŝajnigus la kreskon de la kvanto de aliaj forcejaj gasoj[4].

Kvankam la etoso ĉe la surfaco estas vere malagrablaĉega, la atmosferaj premo kaj temperaturo je proksimume 50 km surper la surfaco de la planedo estas preskaŭ la samaj kiel tiuj de la Tero. Pro tiu simileco, tiu alta tavolo de la atmosfero estas la regiono kiu plej similas al la teraj kondiĉoj en la sunsistemo, eĉ pli ol la surfaco de Marso.

Unue pro la simileco de premo kaj de temperaturo kaj due ĉar la strukturo de la aero kiun ni spiras (21 % oksigeno, 78 % nitrogeno), rolas kvazaŭ gaso kiu havas porteblecojn en la Venusa atmosfero kiel heliumo en la Tera atmosfero, tiu alta tavolo de venusa atmosfero estis proponita kiel eko por la esploro kaj la koloniado de la planedo.[5]

Observoj kaj mezurado de la Tero[redakti | redakti fonton]

En 1761, rusa multfakulo Miĥail Lomonosov observis arkon de lumo ĉirkaŭanta la parton de Venuso de la disko de la Suno komence de la elirfazo de la transito kaj finis ke Venuso havas atmosferon.[6][7] En 1940, Rupert Wildt kalkulis ke la kvanto de CO2 en la Venusa atmosfero altigus surfactemperaturon super la bolpunkto por akvo.[8] Ĉi tio estis konfirmita kiam Mariner 2 faris radiometrajn mezuradojn de la temperaturo en 1962. En 1967, Venera 4 konfirmis ke la atmosfero konsistis ĉefe el karbondioksido.[8]

Dinamiko[redakti | redakti fonton]

La dinamiko de la Venusa atmosfero estas regita de tri ĉefaj fenomenoj.

  • La rapidega rotacio de la atmosfero, kiu rotacias en nur 4,2 tagoj. La tutan atmosferon rotacias el la oriento al la okcidento (kontraŭe al la rivoluo de la planedo). La ventoj blovas ĝis 100 m/s je alto de 65 km proksime de la ekvatoro, sed ili malpliigas je kreskantaj latitudoj por preskaŭ nuligi je la polusoj.
  • La konvekto el la varma ekvatoro, kie aero altiĝas kaj moviĝas al la polusoj. Poste, la aero denove desupras kaj moviĝas al la ekvatoro, formante Hadley ĉeloj. Tiuj ĉeloj ne iras ĝis la polusoj, sed haltas je 60° de latitudo. Tie troviĝas malvarmaj polusaj kolumoj kie la temperaturoj estas pli malgrandaj ol tiuj de aliaj latitudoj.
  • Pli alte, supre de 90 km, la aero moviĝas el la subsuna punkto al la kontraŭsuna punkto je la nokta flanko de la planedo.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 La surface de Venus
  2. (en) South-polar features on Venus similar to those near the north pole
  3. Hakan et al. 2007, paĝoj 629–632
  4. (en) Runaway and moist greenhouse atmospheres and the evolution of Earth and Venus
  5. Landis 2003, p. 1193–1198
  6. Marov, Mikhail Ya. (2004). “Mikhail Lomonosov and the discovery of the atmosphere of Venus during the 1761 transit”, Proceedings of the International Astronomical Union 2004 (IAUC196), p. 209–219. doi:10.1017/S1743921305001390. Bibkodo:2005tvnv.conf..209M. 
  7. Britannica online encyclopedia: Mikhail Vasilyevich Lomonosov
  8. 8,0 8,1 Weart, Spencer, The Discovery of Global Warming Arkivigite je 2012-05-21 per la retarkivo Wayback Machine, "Venus & Mars Arkivigite je 2012-05-21 per la retarkivo Wayback Machine", Junio 2008