Diskuto:Vespaziano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La PIV-a formo asimilita estas "Vespaziano", la originale latina estas "Vespasianus. La nuna kapvorto "Vespasiano" estas nek latina, nek Esperanta.--Sergio (diskuto) 13:51, 27 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Kiu lingvo uzas la formon kun Z krom Esperanto? --Narvalo 28 nov. 2017‎
Bone, en tuta Iberio oni uzas la vorton "Vespasiano", kiu ŝajnas aspekti ankaŭ bona Esperanta vorto, sed ne estas (hispana, eŭska, galicia, portugala...), kaj en tuta Balkano oni uzas formon kun Z (serbe, kroate, bosnie, albane, slovene - kaj eĉ ekster la regiono la najbara areo de slovaka lingvo). Mi komprenas, ke iberia formo "Vespasiano" ŝajnas aspekti pli esperantlingva ol formo "Веспазијан" (ankaŭ al mi) - sed se la PIV-farintoj tiel fiksis la esperantan nomon, estas tiel. Ĉiukaze nepras ke alidirektilo de "Vespasiano" ĉi-tien estu kaj restu! ThomasPusch (diskuto) 10:12, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]