Diskuto:Viĉenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne estas uzata esperanta versio de la urbnomo? Ne ekzistas "Viĉenco" aŭ "Viĉenza"?

Aldone mi proponas ankaŭ sekventajn ŝanĝojn (antaŭe mi citas la nunan version kaj poste mian ŝanĝproponon):

1. (stilo)
"kiu realigis tie grandnombrajn konstruaĵojn"
"kiu tie realigis grandnombrajn konstruaĵojn"

2. (eraro kaj stilo)
"ĝi estas arta urbo tre grava"
"ĝi estas tre grava arturbo"
Notu: "arta urbo" signifas "nenatura urbo", "artefakta urbo" aŭ "artefakte kreita urbo".

3. (enhavo)
"... kaj ĝi estas arta urbo tre grava. Ĝi estas vizitata de turistoj devenantaj de tuta Italio kaj ankaŭ de eksterlando."
"... kaj ĝi estas tre grava arturbo, ke allogas turistojn ne nur el la regiono, Veneto, sed ankaŭ cetera Italio, Eŭropo kaj Mondo."
Al mi ne plaĉas ideo de "eksterlando" kontraŭmetata al la lando el kio devenas iun persono, ĉar mi trovas, ke temas pri koncepto, ke ne favorigas multe internacian pensadon. Kio vi pensas?

4. (eraro kaj stilo)
"jam en enskribo de la jaro 135 antaŭ Kristo."
"kaj unue menciita en la jaro 135 a-K."

5. (eraro, stilo kaj demando)
"Vicenza estis konkerata de la familio DELLA SCALA el Verono"
"Vicenza estis konkerita de Verono kaj aneksita al la senjorlando de la familio Della Scala"
Ĉu estas ĝusta prezenti en tia maniero la viĉencan mezepokon?

6. (eraro)
"Ili estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj"
"Estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj"
La subjekto estas implicita.

7. (vikifiĝo)
"Andrea PALLADIO"
"Andrea Palladio"

8. (stilo kaj, eble, eraro)
"Liaj precipaj konstruaĵoj estas ..."
"Liaj ĉefkonstruaĵoj estas ..."

9. (eraro)
"Vicenza estas la ununuran italan komunumon kiu havas du orajn medalojn ..."
"Vicenza estas la ununura itala komunumo kiu havas du orajn medalojn ..."
Ĉi tie la akuzativo ne estas postulata.

10. (eraro)
"la unua estis konsentata ..."
"la unua estis konsentita ..."
Ago en la paseo.

11. (eraro)
"la dua estis donata ..."
"la dua estis donita ..."
Vidu supre.

12. Alia noto:
Mi proponas ankaŭ de skribi tutajn la familinomojn per minusklaj literoj, ĉar la kutimo de uzi majusklajn literojn estas disvatsiĝita en Italio kaj malmultaj aliaj landoj. Do: "Baziliko de Palladio" kaj ne "Baziliko de PALLADIO", "la tradicio de Palladio" kaj ne "la tradicio de PALLADIO", ktp.

Finfine: ankaŭ mi ne estas denaska parolanto de esperanto, do mi kapablas erari!!!

Ĝis, Markus
(Hedorfer 19:16, 11. Jun 2006 (UTC))