Diskuto:Vienna International Centre

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Aŭstria Centro de Vieno, kie ankaŭ okazis la UK 1992

Kial esperantigi la nomon al "Internacia Centro de Vieno", mallonge VIC, se tiam la mallongigo tute ne taŭgas? Esperanta formo "Viena Internacia Centro" signifas ke la mallongigo perfekte trafas, kaj gramatike same ĝustas (kaj en vikidatumoj jam pli longe notiĝis tiu esperantigo)...

Cetere: La Centro estas najbara al la Aŭstria Centro de Vieno, kie ankaŭ okazis la UK 1992, sed ne estas ĝi! La kongresejo Aŭstria Centro (d:Q783476) nun ankoraŭ ne havas esperantlingvan artikolon, sed tamen rekomendindas ne miksi tute malsamajn instituciojn. ThomasPusch (diskuto) 22:58, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Plia demando: Ĉu iu en ne tro fora estonteco planas verki artikolojn pri la flame ruĝaj titoloj de neekzistaj ligiloj en la teksto, kiuj jam pli ol 10 jarojn avertas ne esti kreitaj? Se ne, bonos ŝanĝi la nomojn al normalaj listeroj, en nigra koloro. Laŭ aktuala decido tion eblas fari post vana atendado de monato, kaj dek jaroj jam estas multe pli ol monato! ThomasPusch (diskuto) 23:14, 21 feb. 2023 (UTC)[Respondi]