Diskuto:Wiesbaden
Aldoni temonEsperantigo de "Wiesbaden"
[redakti fonton]Se entute iu esperantigas la urbonomon, oni plej ofte diras Visbadeno. Laŭ Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, la urbonomo estas Vizbadeno, kio estas trafa nek laŭ skribo nek laŭ prononco; temas do - miaopinie - pri fuŝa esperantigo.
Iam Ulrich Fellmann proponis en la gazeto Malbabelo la esperantigon Visbado, kiun mi tamen ne preferas.
Ulrich Matthias 13:32, 1. Jul 2007 (UTC)
- Ne nur la nova Granda Vortaro de Erich-Dieter Krause (Helmut Buske Verlag, 2007) uzas la esperantigon Vizbadeno, sed ankaŭ la Reta Vortaro de la Uni Leipzig (vidu ĉi-tie), jen du grandaj vortaroj. La uzo de "z" en la nomo de Vizbadeno ankaŭ plibone trafas la normitan germanan prononcon de la urba nomo ol "s". Mi proponas de rekorekti la artikolon kun la ĝenerale akceptita skribmaniero "Vizbadeno". --Algoviano 20:46, 1. Jul 2007 (UTC)
- La bazo de la esperantigo estu la oficiala nomo en la oficiala (standarda germana) prononco, ne iu loka dialekta formo (alie Munkeno estus "Mingao"). --Algoviano 20:56, 1. Jul 2007 (UTC)
- Ĉu vi havas iun fonton por tio, ke oni oficiale prononcu Wiesbaden ne "Visbadn", sed "Vizbadn"??? Tio estus tre interesa malkovro por mi, kiu jam de pli ol 10 jaroj vivas en tiu ĉi urbo... Kaj kion vi celas per "ĝenerale akceptita skribmaniero"??? Mi havas ĉi tie abundajn materialojn pri la esperanta vivo en Wiesbaden ekde 1929, kaj nenie oni skribas "Vizbadeno"! - Ulrich Matthias 16:09, 2. Jul 2007 (UTC)
- Mi prononcas "Wiesbaden" kun aŭdebla e, kaj la germanaj televidaj novaĵ-anoncistoj ankaŭ elparolas "Wiesbaden" tiele - ĉar ili volas esti komprenita en tuta Germanio. Kaj Esperanto volas esti komprenita en tuta mondo, do kial forlasi la e ? Se vi parolas Esperanton nur en Vizbadeno, certe la prononcaj nuancoj inter Vizbaden/Vizbadn/Visbadn ne gravas, sed mi celas al internacie akceptabla formo. Se ni esperantigus lokajn prononcojn, Munkeno devus esti "Mingao" kaj Seviljo devus esti "Sevijao", Parizo devus esti "Pario" ktp. Tio kontraŭas al esperanta spirito.
- Mi pensas nun, ke la problemo de la esperantigo de kapvortoj estas generala problemo. Mi daŭrigos la diskuton en la centra diskuteja paĝo, esperante ke ankaŭ aliaj esperantoparlantoj (precipe ne-eŭropanoj) kontribuos al la diskuto. --Algoviano 00:06, 3. Jul 2007 (UTC)
- Ĉu vi havas iun fonton por tio, ke oni oficiale prononcu Wiesbaden ne "Visbadn", sed "Vizbadn"??? Tio estus tre interesa malkovro por mi, kiu jam de pli ol 10 jaroj vivas en tiu ĉi urbo... Kaj kion vi celas per "ĝenerale akceptita skribmaniero"??? Mi havas ĉi tie abundajn materialojn pri la esperanta vivo en Wiesbaden ekde 1929, kaj nenie oni skribas "Vizbadeno"! - Ulrich Matthias 16:09, 2. Jul 2007 (UTC)
- Kiel por aliaj urboj, mi proponas la plej simplan formon skribe kaj parole, kaj mi opinias ĝi estas Vizbadeno. mi ne estas europano sed parolas la hispanan. --anonimulo 3. Jul 2007 (UTC)
- Ulrich Matthias tute pravas en tio, ke la germanlingva urbonomo Wiesbaden kaj skribiĝas per "s" kaj prononciĝas "s", neniel "z" - en Internacia Fonetika Alfabeto estas ˈviːsˌbaːdn̩. Senprobleme eblas kontroli tion en alilingvaj eldonoj de tiu-ĉi artikolo kaj aliloke. "La plej simpla formo skribe kaj parole" tial vere estas Visbadeno. Kaj mi sen dubo kredas al Ulrich Matthias ke li havas "abundajn materialojn pri la esperanta vivo en Wiesbaden ekde 1929, kaj nenie oni skribas 'Vizbadeno'". Per kiu rezonado s-ro Krause venis al la formo "Vizbadeno", probable restas demando sen respondo, sed laŭ argumentado Ulrich Matthias tute pravas kaj subtenindas. En germanlingvaj e-lingvaj publikaĵoj kaj en parola uzo mi konstatis, ke la laŭ nombro de loĝantoj pli malgranda najbara urbo Mainz en Esperanto ofte nomatas Majenco, sed pri la kompare pli granda urbo Wiesbaden mi en e-lingvaj tekstoj kaj paroloj preskaŭ ĉiam aŭdis kaj vidis la germanan nomformon - tiel eblas "ĉirkaŭvoji" la problemon de laŭvortara, sed laŭsente malĝusta variaĵo de esperantigo. Praktike tamen la ĉefurboj de federaciaj landoj de Germanio prefere havu e-lingvan nomon, kaj pro la IJK de 2015 en la urbo la e-lingva gazetaro probable en la sekvaj monatoj pli ofte mencios la urbonomon. Ĝi laŭ Ulrich Matthias kaj la aliaj lokaj aktivaj esperantistoj estu "Visbadeno". ThomasPusch (diskuto) 18:27, 1 Maj. 2014 (UTC)
PS: Reta vortaro en oktobro 2016 ankoraŭ aldonis kiel referencon protokolonon pri la komitatkonsidoj de TEJO de 2015 en "Vizbadeno". Do la mencio de kapvorto en referenca vortaro (kompreneble) influas la postan lingvouzon.
Sed aliflanke ankaŭ estas du novaj referencoj pri la vorto "Visbadeno" post la IJK 2015. Unu estas de la retejo esperanto.de "Bonvenon en Visbadeno", la alia estas ĝis nun nur papere havebla, germanlingva artikolo de la membromagazino "Extratour" de la Germana Asocio de Junulargastejoj. ThomasPusch (diskuto) 16:26, 10 jul. 2025 (UTC)
Okaze de la proksima IJK mi bluigis la lastajn du ruĝajn ligilojn d ela artikolo: pri la partneraj urboj Tunbridge Wells kaj Kfar Saba. Ambaŭ tekstetoj estas nur artikolaj ĝermoj, sed fermas truojn. Dezirindus iom pli vastigi la artikolon mem... ThomasPusch (diskuto) 16:47, 24 Jul. 2015 (UTC)
Mapoj
[redakti fonton]Mi ŝatas tiun aranĝon de mapoj en la informkesto, nome: situo-bildo = dosiero:Hesse WI.svg kaj mapo=OSM Frankfurt map.png (por almenaŭ simple montri la situa mapo de la urbo). Sed mi ne trovas similajn bildojn-mapoj kiel la "Hesse WI.svg" (alia ekzemplo de la formato estas dosiero:Hannover in H.svg). Ĉu eblas produkti ilin por la aliaj federaciaj landoj kaj iliaj ĉefurboj? Ĝenerale dirite, situaj mapoj (locator maps, same kiel estas uzata ĉe la parametro mapo) por tiuj ĉefurboj estu tre bonvenaj! Sj1mor (diskuto) 11:14, 10 feb. 2025 (UTC)
@Sj1mor: Ekzemple pri la proksima urbo Darmstadt estas la samaj du mapoj. Se Tlustulimu enkonstruis subŝablonon, por enigi sube la informkeston "urbo", tiam iuj informoj aperas du-foje kaj la mapoj foje aperas multe pli sube, sed ĉiukaze ili estas - en la komunejo aperas vasta gamo da situo-mapoj - pri Germanio de la landaj ĉefurboj ĝis plej etaj vilaĝoj kaj urbokvartaloj, kaj kutime ili bonorde stokiĝas en vikidatumoj, atingebla per parametro P242. Do se en iu ajn informkesto situo-bildo ne tuj montriĝas, eblas rapide aperigi ĝin per | situo-bildo = {{#invoke:Wikidata|claim|P242}}. Pri la mapoj de OSM ("open street map") ne estas tiom komforte. Ekzemple la OSM-mapo de Wiesbaden ne prete stokiĝas en vikidatumaro, ĝin necesas mem aldoni. Sed ĉiukaze ankaŭ por tiaj mapoj la komunejo havas ampleksegan oferton. Jam per la komuneja kategorio OpenStreetMap maps of cities in Germany haveblas amaso da mapoj, kvankam la uzita OSM-mapo de Darmstadt ne enordiĝas en tiu speciala kategorio, sed per la pli ĝenerala kategorio Maps of cities in Germany ankaŭ ĝi troveblas en la komunejo. Do, principe ĉio pri almenaŭ la bone ordigitaj landoj de Eŭropo estas en la komunejo. Necesas nur detale videti se io ne montriĝas, kial estas tio. Sed "mapojn fabriki" ŝajne ne ne necesas, ĉiuj utilaj jam estas. ThomasPusch (diskuto) 18:55, 10 jul. 2025 (UTC)
- PS: Ĉu vi vidis kiel ĉarme mi hodiaŭ ampleksigis la liston de esperantistoj de Wiesbaden? Hazarde mi en la adresaro de Zamenhof vidis tutan neston de infanaj esperantistoj el la urbo, kiuj en 1906 oficiale aliĝis kiel novaj esperantistoj ĉe la adresaro de Zamenhof, kaj ĉiuj ricevis pioniran nombron de esperantisto, kiel la granduloj. Tio tiom ravis min, ke mi specimene listigis la tutan neston de infanaj novaj esperantistoj de 1906 el la urbo - komprenante ke en 1904, 1905 kaj 1907, 1908 ankaŭ estis novaj urbaj esperantistoj, kaj garantiite ankaŭ infanoj, sed ili kutime en la adresaro de Zamenhof ne aperas tiom grandkvante, unu apud la aliaj... ThomasPusch (diskuto) 18:55, 10 jul. 2025 (UTC)
- Bonege. Gratulojn! Sj1mor (diskuto) 19:16, 10 jul. 2025 (UTC)