Distrikto Aveiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
distrikto Aveiro

distrikto de Portugalio • elektodistrikto
Bazaj informoj
Ĉefurbo Aveiro
Areo 2 808 km²
Loĝantaro 713 578 (stato: censo de 2001)
ISO-kodo PT-01
vdr

La distrikto Aveiro (distrito de Aveiro) estas distrikto de Portugalio. Sur areo de 2 808 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2001 vivis 713 578 loĝantoj. Administra centro estas la samnoma urbo Aveiro.

La provinco limas okcidente je la Atlantika Oceano, norde je la distrikto Porto, oriente je la distrikto Viseu kaj sude je la distrikto Coimbra.

Municipoj

La distrikton konsistigas la sekvaj 19 municipoj:

  • Águeda
  • Albergaria-a-Velha
  • Anadia
  • Arouca
  • Aveiro
  • Castelo de Paiva
  • Espinho
  • Estarreja
  • Ílhavo
  • Mealhada
  • Murtosa
  • Oliveira de Azeméis
  • Oliveira do Bairro
  • Ovar
  • Santa Maria da Feira
  • São João da Madeira
  • Sever do Vouga
  • Vagos
  • Vale de Cambra

Geografio

La distrikta areo plejparte situas je alteco de malpli ol 100 metroj super la marnivelo. 40 kilometrajn larĝa marborda ebenaĵo situas en la sudo de la distrikto. La plej gravaj riveroj estas Vouga, Cértima, Alfusqueiro, Águeda kaj Antuão. En la nordo kaj oriento la surfaco estas monteta ĝis monta.