Distrikto Borovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la distrikto en Kaluga provinco

Distrikto Borovsk (Borovskij, ruse Боровский район) estas administra distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas en norda parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Malojaroslavec, Ĵukov. Krome, ĝi limas kun urboteritorio Obninsk kaj kun Moskva provinco.

Administra centro de la distrikto estas urbo Borovsk. Aliaj urboj: Balabanovo, Jermolino. Gravaj riveroj: Protva, Istja, Rutj, Luĵa.

Fizika geografio kaj naturo


La distrikto konsistas plejparte el arbaroj. La ĉefa rivero estas Protva.

Loĝantaro

Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):

Jaro Loĝantaro
1959 37422
1970 47137
1979 50521
1989 53698
2002 54661
2010 61401
2014 60825

Transporto

Vidindaĵoj

  • Borovsk - historia urbo ĉe rivero Protva kun amaso da vidindaĵoj (antikvaj konstruaĵoj, muzeoj)
  • Etnomir - privata teritorio apud vilaĝo Petrovo kun etnografia parko, montranta diversajn popolajn kulturon kaj vivon (loĝejoj kaj ekonomio kutimaj por diversaj naciecoj); ĝi enhavas kelkajn muzeojn kaj hotelojn situantajn en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj; vizitado kaj loĝado tie estas pagenda kaj sufiĉe multekosta
  • Balabanovo - urbo kie estas fervoja stacio kaj granda alumeta fabriko
  • Jermolino - nova urbo ĉe rivero Protva
  • Satino - vilaĝo kie situas scienca bazo de geografia fakultato de Moskva universitato; apud la vilaĝo oni ĉiujare orzanizas festivalon de Linukso nomata LinuxFest (esperante Linuksfest)[1]
  • Timaŝovo - vilaĝo kie naskiĝis fama pentristo Prjaniŝnikov
  • Komlevo - vilaĝo apud Borovsk kie naskiĝis rusia militisto admiralo Senjavin
  • Ozjornoje - vilaĝo kie situas ĉasbazejo "Ozjornoje"[2]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kaluga provinco