Distrikto Dibër
41°26′N 20°13′E / 41.43°N, 20.21°O
Distrikto Dibër
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Peshkopi |
Areo | 1 088 km² |
Loĝantaro | 62 825 (takso de 2010) |
ISO-kodo | AL-DI |
La distrikto Dibër (albane Rrethi i Dibrës) estas unu el 36 distriktoj de Albanio. Ĝi estas parto de la samnoma provinco Dibër (Qarku i Dibrës). Administra centro estas la urbo Peshkopi (kies nomo cetere origine greke estis "Episkopi", do episkopejo). ISO-kodo kaj samtempe ankaŭ regiona aŭtokodo de la distrikto estas la dulitera kodo DI. Laŭ takso de 2010 de la Albania Instituto pri Statistiko en la distrikto vivas 62 825 loĝantoj. La distrikto kaj provinco havas sian nomon de proksima urbo kaj lago, kiuj nun en cirila alfabeto literumiĝas Дебар (Debar) kaj estas parto de la Respubliko Makedonio.
Berat | Bulqizë | Delvinë | Devoll | Dibër | Durrës | Elbasan | Fier | Gjirokastër | Gramsh | Has | Kavajë | Kolonjë | Korçë | Krujë | Kuçovë | Kukës | Kurbin | Lezhë | Librazhd | Lushnjë | Malësi e Madhe | Mallakastër | Mat | Mirditë | Peqin | Përmet | Pogradec | Pukë | Sarandë | Shkodër | Skrapar | Tepelenë | Tirano | Tropojë | Vlorë