La distrikto Iraf - oseteÆрæфы район [erefi rajon], ruseИра́фский райо́н [irafskij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio.
Ĝi situas en la pleja okcidento de la respubliko, borde de Kartvelio. La areo de la distrikto estas 1 376 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la kampara loko Ĉikola (osete Цыкола, ruse Чикола). La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 15 766. La loĝantaro de la administra centro Ĉikola konsistigas 44,5 % de la tuta distrikta loĝantaro.