Distrikto Kirov (Nord-Osetio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
statuo de sankta Georgo en la kampara loko Elĥot
distrikto Kirov
| |
---|---|
Кировы район (osete)
| |
Ки́ровский райо́н (ruse)
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | kampara loko Elĥot aŭ Elĥotovo (osete Елхот, ruse Эльхо́тово) |
Areo | 360 km² |
Loĝantaro | 27 807 (laŭ la censo de 2010) |
Loĝdenso | 77,2 loĝantoj/km² |
La distrikto Kirov - osete Кировы район [kirovi rajon], ruse Ки́ровский райо́н [kirovskij rajon] - estas unu el ok distriktoj aŭ rajonoj de la respubliko Nord-Osetio, parto de la Rusia Federacio. Ĝi ricevis sian nomon en Sovetunio laŭ la bolŝevista funkciulo Sergej Kirov.
Ĝi situas en la nordo de la respubliko, borde de Kabardio-Balkario. La areo de la distrikto estas 360 kvadrataj kilometroj. Ĝia administra centro estas la kampara loko Elĥot aŭ Elĥotovo (osete Елхот, ruse Эльхо́тово). La nombro de loĝantoj laŭ la censo de 2010 estis 27 807. La loĝantaro de la administra centro Elĥot konsistigas 54 % de la tuta distrikta loĝantaro.
|