Saltu al enhavo

Elĥot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elĥot
vilaĝo
administra dividaĵo de Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 363600
Demografio
Loĝantaro 7 212  (1939) [+]
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 44° 12′ O (mapo)43.33333333333344.2Koordinatoj: 43° 20′ N, 44° 12′ O (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Elĥot (Rusio)
Elĥot (Rusio)
DEC
Situo de Elĥot

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Elchotovo [+]
vdr

ElĥotElĥotovo (osete Елхот, ruse Эльхотово) estas grava vilaĝo en Nord-Osetio, administracia centro de la Kirova distrikto de Nord-Osetio.

Plejparto de la vilaĝanoj estas osetoj. Kredantoj inter ili estas islamanoj.

La vilaĝo estis fondita en 1838, kiam kelkaj osetaj familioj estis translokigitaj ĉi tien por gardi trapasejon inter montoj. La trapasejo estas elfluejo de rivero Terek el la Oseta Dekliva Plataĵo.

En la tagoj de la Dua mondmilito la trapasejo de Elĥotovo estis loko de severaj bataloj (1942), pri kio memorigas monumento en la trapasejo. Tiam nazioj sukcesis pluiri, sed estis haltigitaj kelkdek kilometrojn orienten, ĉe la rando de Vladikavkaz.

En la vilaĝo situas kolĥozo "Kavkaz", konservaĵ- kaj pan-produktantaj fabrikoj, fervojstacio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.