Distrikto Kielce
Aspekto
(Alidirektita el Distrikto Kielecki)
| Distrikto Kielce | |||
| Pola nomo | powiat kielecki | ||
| Genitivo de la nomo | powiatu kieleckiego | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Sanktakrucio | ||
| Ĉefurbo | Kielce | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | - | ||
| urbo-kampaj | 5 | ||
| kampaj | 14 | ||
| Urbeco | 6,59 (ne estas enkalkulita Morawica, kiu estas urbo ekde la 1-a de januaro 2017) | ||
| Areo | 2247.45 km2 | ||
| Loĝantaro | 211735 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 94/km2 | ||
| Aŭtokodo | TKI | ||
| TERYT | 3.26.34.04.00.0 | ||
| Estro | Mirosław Gębski (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | ul. Wrzosowa 44 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 25-211 | ||
| Telefono de estraro | 41 200 12 00 | ||
| Fakso de estraro | 41 200 12 10 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | https://www.powiat.kielce.pl/ | ||
La distrikto Kielce - pole powiat kielecki - estas administra distrikto de Pollando. Ĝi apartenas al la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio. Administra centro estas la samnoma urbo Kielce, kiu tamen ne apartenas al la distrikta areo, sed nur ĉirkaŭatas de ĝi. Fine de 2023 en la distrikto vivis 211 735 loĝantoj.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]- ekster kunteksto de historia ĉapitro -
- 1943: Germanaj soldatoj pafmortigis 17 loĝantojn de vilaĝo Podstoły
- 13.08.1943: Soldatoj de Wehrmacht kaj Ordnungspolizei pafmortigis en Skorzeszyce 13 personojn, venĝe pro mortigo de germana oficiro fare de partizanoj
- 13.10.1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis en Rykoszyn 200 junajn laboristojn
- 13.08.1944: Germanaj trupoj murdis 11 personojn el la vilaĝo Skorzeszyce kaj grandparte bruligis la loĝlokon
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
