Distrikto Ludwigslust-Parchim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
ankoraŭ
Ne jam havas blazonon
situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo: Parchim
Areo: 4 750 km²
Loĝantoj: 218 362 (fine de 2010)
Loĝantoj po km²: 46
Aŭtokodoj: LUP, LWL, PCH
Komunumoj: 162

La distrikto Ludwigslust-Parchim (germane Landkreis Ludwigslust-Parchim) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Parchim. La distrikto havas areon de 4 750 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 218 362 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭe memstaraj distriktoj Ludwigslust okcidente kaj Parchim oriente. Aministra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Parchim. La norda parto de la nova distriko okcidente, sude kaj oriente ĉirkaŭas la landan ĉefurbon Schwerin. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nuna nomo gajnis per plimulto de 55,4 procentaĵoj kontraŭ la alternativo "distrikto Parchim-Ludwigslust" kun inversa sinsekvo de la nomeroj.

situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio


Ŝablono:Ĝermo-Germanio