Distrikto Pisz
| Distrikto Pisz | ||
| Pola nomo | powiat piski | |
|
| ||
| distrikto | ||
|---|---|---|
| Provinco | Varmio-Mazurio | |
| Ĉefurbo | Pisz (germane Johannisburg) | |
| Kvanto de komunumoj: | ||
| urbaj | - | |
| urbo-kampaj | 4 | |
| kampaj | - | |
| Urbeco | 59,23 | |
| Areo | 1776.17 km2 | |
| Loĝantaro | 52299 (en 2023) | |
| Loĝdenso | 29/km2 | |
| Aŭtokodo | NPI | |
| TERYT | 6.28.37.16.00.0 | |
| Estro | Andrzej Nowicki (ekde kiam?) | |
| Adreso de estraro | pl. Daszyńskiego 7 | |
| Poŝtkodo de estraro | 12-200 | |
| Telefono de estraro | 87 423-35-05 | |
| Fakso de estraro | 87 423-35-05 | |
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat.pisz.pl | |
Distrikto Pisz - pole powiat piski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Pisz. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Johannisburg. Fine de 2023 en la distrikto vivis 52 299 loĝantoj sur areo de 1 776,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Szczytno, distrikto Mrągowo, distrikto Giżycko, distrikto Ełk, distrikto Grajewo, distrikto Kolno kaj distrikto Ostrołęka.
Membraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La membraj komunumoj de la distrikto estas Biała Piska, Orzysz, Pisz kaj Ruciane-Nida. Germane ili ĝis 1945 nomiĝis Bialla, Arys, Johannisburg, Rudczanny kaj Nieden (la lasta komunumo tiam ankoraŭ estis du komunumoj).

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

