Saltu al enhavo

Distrikto Wiener Neustadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Wiener Neustadt
Mapo
distrikto de Aŭstrio
Statistikaĵoj
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Regiono Industrieviertel
Ĉefurbo Wiener Neustadt
Areo 969,72 km²
Loĝantaro 77 991 loĝantoj (en 2019)
Loĝdenso 80 loĝantoj/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Retejo Oficiala retejo
vdr

La distrikto WIENER NEUSTADT aŭ plenformale distrikto WIENER NEUSTADT-LAND (germane Bezirk Wiener Neustadt-Land) troviĝas en la suda parto de la aŭstria federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Laŭ la stato de 2019 en la distrikto vivis 77 991 loĝantoj sur areo de 969,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Distrikto Baden, Distrikto Lilienfeld, Distrikto Neunkirchen, Distrikto Hartberg-Fürstenfeld, Distrikto Mattersburg, Distrikto Oberwart, Distrikto Oberpullendorf, Distrikto Eisenstadt-Umgebung kaj Wiener Neustadt.

Komunumoj en la distrikto

[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Bad Erlach, Bad Fischau-Brunn, Bad Schönau, Bromberg, Ebenfurth, Eggendorf, Felixdorf, Gutenstein, Hochneukirchen-Gschaidt, Hochwolkersdorf, Hohe Wand, Hollenthon, Katzelsdorf, Kirchschlag in der Buckligen Welt, Krumbach, Lichtenegg, Lichtenegg, Lichtenwörth, Markt Piesting, Matzendorf-Hölles, Miesenbach, Muggendorf, Pernitz, Rohr im Gebirge, Schwarzenbach, Sollenau, Theresienfeld, Waidmannsfeld, Waldegg, Walpersbach, Weikersdorf am Steinfelde, Wiesmath, Winzendorf-Muthmannsdorf, Wöllersdorf-Steinabrückl kaj Zillingdorf.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]