Distriktoj de Kantono Lucerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Distriktoj de Kantono Lucerno

Kantono Lucerno konsistas el 5 administraj unuoj, kiuj ĝis 2007 en la germana lingvo nomiĝis Ämter, sed laŭ la en 2007 akceptita nova kantona konstitucio estos nur ankoraŭ elekto- kaj tribunaldistriktoj.

La areoj de la kovritaj de la kvin lagoj de Baldegg (5,23 km²), Hallwil (1,52 km²), Sempach (14,38 km²) kaj de Zugo (2,42 km²) kaj Kvarkantona Lago (40,78 km²) estas teritorioj, kiuj apartenas al neniu distrikto. Tial la tuta kantona areo estas pli granda ol la sumo de la areoj de la kvin distriktoj.

Listo de la lucernaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Jen la listo de la lucernaj distriktoj je la 1-a de januaro 2009:


Distrikto Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro de
komunumoj
Entlebuch 18'319 410.13 Schüpfheim 9
Hochdorf 64'108 183.95 Hochdorf 14
Lucerno 166'307 259.92 Lucerno 19
Sursee 67'305 302.04 Sursee 22
Willisau 47'436 336.99 Willisau 24
Totale (5) 363'475 1493.03 Lucerno 88

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]