Ditriĥo la 3-a/5-a
(Alidirektita el Ditriĥo la 3-a/5-a (Kleve))
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ditriĥo la 3-a/5-a (naskiĝinta inter 1160 kaj 1170; mortinta plej malfrue en 1202) estis laŭdokumente inter 1173 kaj 1193 Grafo de Kleve. Dum kiam la pli malnova esploro nomas lin Ditriĥo la 5-a (foje ankaŭ Ditriĥo la 4-a), la pli nova esploro baziĝanta sur Kraus nombras lin kiel Ditriĥo la 3-a.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Ditriĥo naskiĝis kiel filo de Grafo Ditriĥo la 2-a/4-a de Kleve kaj ties edzino Adelhejda de Sulzbach.
Je la morto de sia patro en 1172 li ankoraŭ estis infano. En 1182 li geedziĝis kun Margareta de Holando (Gerulfidoj); ilia filo sekvis la patron kiel Grafo Ditriĥo la 4-a/6-a de Kleve.
Laŭ necerta fonto Ditriĥo la 3-a/5-a partoprenus en 1198 la fondadon de la Ordenon de Germanaj Kavaliroj en Akko. Supozeble li pereis en la Sankta Lando.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft, en: Rheinische Vierteljahrsblätter 46 (1982), pj. 1-47.