Dixit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dixit

emblemo

surtabla ludo
Eldonisto Libellud
Eldondato 2008
vdr

Dixit estas tabulludo kaj kartludo kun kartoj specifaj al la ludo de kreinto Jean - Louis Robira, eldonita de la firmao Libellund en 2010. La signifo de la vorto Dixit en la latina estas: "diris" [1][2].

La reguloj: kiel ludi[redakti | redakti fonton]

Ludado de Dixit en progreso. Ses kartoj estis aldonitaj al ĉiu partoprenanto. Rakontanto siavice eldiras pri unu el siaj kartoj kaj sekve ĉiu metas unu el iliaj kartoj. Post kiam la kartoj metitaj kaj almontritaj, kaj ĉiu samtempe faras sian propran supozon pri kiu estas la karto de la rakontanto, tiam poentaroj estas aljuĝitaj kaj tiuj estas simbolitaj laŭ kunikleto vojaĝanta sur vojeto alvojante al gajna finvojo.

Komence de la ludo ĉiu ludanto ricevas ses hazardajn kartojn. Ĉiu karto havas unikan buntan bildon unuflanke kaj estas nediscernebla ĉe la aliaj flanko. Laŭ decidita ordo de turniro, ĉiuraŭnde la ludanto kiu siavica estas la rakontanto elektas unu el siajn kartojn kaj laŭte diras asocion, kiu venas al li en la menso (sen montri la karton al la aliaj partoprenantoj). Ĉiuj aliaj ludantoj rigardas siajn kartojn kaj elektas po unu, kiu laŭ ĉiu el ili plej bone ilustras la asocion. Post tio, ĉiuj ludantoj donas siajn elektitajn kartojn al la rakontanto, tutcerte sen montrigi ilin, kaj li miksas la kartojn kune kun sia karto. Poste oni metas ĉiujn kartojn vizaĝsupren laŭ hazarda ordo sed numeritaj. Komence de la ludo, ĉiu ludanto ricevas kvadratajn kartojn el malmola kartono kiel la nombro da ludantoj, numeritaj de 1 ĝis la nombro da ludantoj en la ludo. Pere de tio ĉiu ludanto elektas la nombron de la karto kiun ili taksas estas la bildokarto de la rakontanto. Tiam ĉiuj turnas la kartojn samtempe [3].

Poentado[redakti | redakti fonton]

En la du ekstremaj kazoj - en kiuj ĉiuj ludantoj sukcesas diveni, kiu karto apartenas al la rakontanto, aŭ alternative ili ĉiuj ne sukcese divenis - la rakontanto ne gajnas poentojn, dum ĉiuj aliaj ludantoj ricevas du poentojn. Se kelkaj el la ludantoj sukcesis diveni ĝuste, tiam la rakontanto kaj tiuj, kiuj ĝuste divenas, ricevas tri poentojn kaj la ludantoj, kiuj ne ĝuste divenis, ricevas neniujn poentojn. Ĉiu ludanto kiu sukcesis trompi iun alian kaj igis lin elekti sian karton anstataŭe de la karto de la rakontanto, ricevas poenton por ĉiu tiu ludanto kiun li sukcesis trompi [4].

La ludo finiĝas kiam la tuta ludkartaro malaperis, aŭ la konikleto kies longeco de vojaĝo simbolas la poentaroj kolektitan atingas la finvojon tiel signifante gajnon.

Poentado laŭ etendaĵo de la originala ludo Dixit

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Godbolt, Nickolas. (2014-10-05) A Beginners Guide to Dixit (Volume 1) (angle). MicJames. [rompita ligilo]
  2. Review: Dixit (en-CA) (2011-11-16). Alirita 2019-02-01.
  3. Dixit Rulebook (US-UK-AU). Libellud (March 2022). Arkivita el la originalo je 3 June 2023. Alirita 10 February 2022.
  4. Official Dixit Board Game Rules.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]