Doñana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phalacrocorax carbo en rivero Gvadalkiviro.

La Nacia Parko "Doñana" (Prononcu Donjana) estas grava naturrezervejo en Hispanio, grandas 50.720 Ha. kaj situas en limo inter Onuba kaj Sevilja provincoj. Ĝi estas ĉirkaŭita de alia ne tiom protektata zono, nomata Natura Parko Doñana kun 53.709 Ha.

Oni pensas, ke nomo Doñana devenas el hispana Doña Ana (Sinjorino Ana) omaĝe al Sinjorino Ana MENDOZA Y SILVA edzino de la duko de Medina Sidonia Sinjoro Alonso PEREZ DE GUZMAN posedanto de tiu tereno, kie li konstruis palacon en 1589 uzata de ĉasantaj nobeloj. En jaro 1969 registaro kreis la rezervejon, ampleksigita en 1978 kaj 2004, de jaro 1980 ĝi estas deklarita Biosfera rezervejo de UNESKO en 1980

La faŭno tie loĝanta estas grandega, gravaj specioj estas iberia linko, damao, apro kaj birdoj kiel flamengo, diversaj agloj kaj cikoniedoj.

Klimato estas mediteranea sed kun atlantika influo, kun vintra pluvo kaj tre seka somero, malgraŭ tio, granda parto de la Parko estas okupita de malsekejoj kie vivas pluraj birdospecioj.

Proksimas la vilaĝo de El Rocío dependanta de urbo Almonte (Onuba provinco) tre fama pro sia ĉiujara pilgrimado.

Vidu ankaŭ

Naturprotekto - Kun listo de hispanaj (aŭ aliaj) naciaj parkoj

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala TTT-paĝo (Hispane)