Doŭro
Doŭro | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
La Doŭro estas rivero trairanta Hispanujon kaj Portugalujon, fluanta al Atlantiko.
Hispana nomo: Duero [pr. dŭero]; portugala: Douro [pr. doru] (el la latina Durius).
Ĉi tiun nomon uzas diversaj membroj de la Ibera Skolo.
Ĝi naskiĝas en la hispana montaro Picos de Urbión, je alteco de ĉ. 2.200 m, proksime al Duruelo de la Sierra (en provinco Sorio), kaj enmariĝas en Porto (Portugalujo).
Ĝi longas 895 km. Ĝia baseno, la plej granda de la Ibera Duoninsulo, surfacas 98.160 km².