Documents (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Documents estis superrealista revuo de la malfruaj 1920-aj jaroj, redaktita kaj planita de Georges Bataille. Eldonita en Parizo inter 1929 kaj 1930, Documents publikiĝis en 15 eldonkvantoj, el kiuj ĉiuj enhavis vaston da originaj verkoj kaj fotaĵoj.

Documents estis financita de Georges Wildenstein, influa parizana artvendisto kaj financisto de la superrealistoj. Donita ĝia titolo kaj fokusiĝo de Georges Bataille, Documents komence listis redaktoraron dek-unu-membran inkluzive de Wildenstein mem (kun Bataille listita kiel "ĝenerala sekretario"); tamen, ĝis la kvina eldonkvanto, Bataille estis la sola redaktora membro, kiu restis en la redkatoraro.

Nomita "militmaŝino kontraŭ ricevitaj ideoj" de Bataille, Documents prenis kune vaston da kontribuantoj, de malkonsentulaj superrealistaj inkluzive de Michel Leiris, André Masson, kaj Joan Miró al la numismataj kolegoj de Bataille ĉe la Kabineto de Moneroj kaj Medaloj ĉe la Nacia Biblioteko. La enhavo en Documents des pli vastis; Bataille kunmetis eseojn pri ĵazo kaj arkeologio kun fota serio, kiu fetiĉigis la pieda dikfringo, kaj dediĉis tutan eldonkvanton al Pablo Picasso dum li skribis glorkantojn al la "malbonaŭgura grandeco" de la buĉejo fotita per Eli Lotar. Kutima sekcio de la magazino, kiu nomiĝis la "Kritika Vortaro", ofertis mallongajn eseojn de Bataille kaj de liaj kolegoj kiel temoj kiel "Absoluto," "Okulo," "Fabrika Kameno," kaj "Keaton (Buster)."

Documents estis rekta defio al "normala" superrealismo kiel ĉampionita per André Breton, kiu en sia Dua Superrealisma Manifesto de 1929 primokis je Bataille kiel "(konfesante) voli nur konsideri en la mondo tiun, kiu plej malnoblas, plej malkuraĝigas, kaj plej koruptitas." La perforte strangaj kunmetaĵoj de bildoj kaj teksto en Documents estis intencitaj provizis pli malluman kaj pli praan alternativon al tiu, kiun vidis Bataille, kiel la disaŭtentika kaj malforta speco de superrealisma arto de Breton. Per prezento de eksplicitaj, ofte profanaj bildoj flank-al-flanke kun "intelektaj" verkoj, Bataille utilizis je Documents por almarŝigi superrealismon laŭ direkto timita per Breton: al la renverso de ĉiuj hierarĥioj de arto kaj moraleco, kaj kompleta demokratio de formo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 8-a de februaro, 2007. Ĝia bibliografio troviĝas ĉi tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]