Dolnja Bistrica
Dolnja Bistrica | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 531 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 32′ N, 16° 18′ O (mapo)46.53738116.293006Koordinatoj: 46° 32′ N, 16° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 169,7 m [+] | ||
Areo | 6,89 km² ( 689 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolnja Bistrica [+] | |||
Dolnja Bistrica, hungare Alsóbeszterce estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika Regiono Pomurska, en Občina Črenšovci. Dolnja kaj alsó signifas: suba. La triopaj apudaj vilaĝoj estas: Gornja Bistrica, Dolnja Bistrica kaj Srednja Bistrica.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 7 km²
- Alto super marnivelo: 170 m
- Koordinatoj: 46° 32′ N 16° 17′ O / 46.533 °N, 16.283 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 16° 17′ O / 46.533 °N, 16.283 °O (mapo)
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 9232
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
Situo[redakti | redakti fonton]
Dolnja Bistrica situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Muro (rivero) (kun ponto), laŭ traira flankovojo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1232 en hungara formo "Alsó Bistrica". Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. Inter 1941-1945 Alsóbeszterce denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio.