Landscape with Hercules and Acheloüs ❦ Landscape with Hercules and Cacus ❦ Saint John the Evangelist ❦ Madonna of the Rosary ❦ Martyrdom of Saint Agnes of Rome vd
Naskiĝinta en Bolonjo, filo de ŝuisto, estis dekomence metilernanto de Denys Calvaert. Tuj li eklaboris en la Accademia degli Incamminati de la fratoj Carracci. Kiam li translokiĝis al Romo en 1601, li iĝis unu el la plej talentaj metilernantoj de la etoso de Annibale Carracci, kaj li laboris kun grandaj samtempuloj kiel Albani kaj Guido Reni, same kiel kun rivaloj kiel Lanfranco. Pro sia malalteco, li ricevis la kromnomon Domenichino («eta Dominiko»).
La damo kaj la unukornulko, fresko en la Palaco Farnesio de Romo, probabla verko de Domenichino, ĉ. 1602.
La murpentraĵo de La damo kaj la unukornulo en la serio de freskoj de Annibale Carracci titolita La amaferoj de la dioj (Palaco Farnesio de Romo) estas atribuita al Domenichino. Ankaŭ en la Palaco Farnesio li pentris tri mitologiajn pejzaĝojn, en la Loggia del Giardino (Galerio de la Ĝardeno). Li multe pentris por preĝejoj; poste li ricevis kelkajn malsukcesojn kaj translokiĝis al Napolo, kie li plulaboris kaj mortis.