Domenico Mezzadri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Domenico Mezzadri
Domenico
Domenico Mezzadri
Persona informo
NomoDomenico Mezzadri
Dato de naskiĝo30-a de januaro 1867
Loko de naskiĝoSan Rocco al Porto
Dato de morto8-a de decembro 1936
Loko de mortoChioggia
Okupoepiskopo
Aĝo je morto69
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Domenico Mezzadri (naskiĝis la 30-an de januaro 1867, en San Rocco al Porto, mortis la 8-an de decembro 1936, en Chioggia) estis itala episkopo.

Li estis episkopo de Chioggia[1] ekde la 2-a de julio 1920 ĝis la 8-a de decembro 1936, lin sukcedis MS-ro Giacinto Giovanni Ambrosi OFM Cap..

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en San Rocco al Porto en 1867, kaj estis ordinita pastro en 1889.

La 2-an de julio 1920 li estis nomumita episkopo de la Diocezo de Chioggia, kaj estis konsekrita episkopo la 22-an de aŭgusto 1920 de MS-ro Pietro Zanolini.

Dum lia ministerio kiel episkopo li okazigis la unuan Diocezan eŭkaristian kongreson, en 1923, kaj faris du paŝtistajn vizitojn, en 1922 kaj 1930. En 1927 li malfermis la kulton de la preĝejo Sankta Mikaelo en Brondolo kaj en 1935 li inaŭguris la malgrandan preĝejon de la kapucenoj en la tombejo de Chioggia.[2]

Li gvidis la diocezon ĝis sia morto la 8-an de decembro 1936. Li estis entombigita en la dioceza katedralo.

Al Domenico Mezzadri estis dediĉita la placo de la paroĥa preĝejo de Caselle Landi, kie li estis paroĥestro en la unua jardeko de la dudeka jarcento; kaj strato en Sant'Angelo Lodigiano, kie li estis paroĥestro en la dua jardeko de la dudeka jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]