Dometo de la Infanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dometo de la Infanto (ankaŭ konata kiel Supra Dometo) estas unu el la rezidejoj de la Hispana Reĝa Familio. Ĝi estas novklasika konstruaĵo ekstarigita en la lasta triono de la 18-a jarcento, kiu troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial en la Madrida Regiono, (Hispanio). Ĝi ŝuldas sian nomon al la infanto Gabrielo de Burbono, filo de Karlo la 3-a, kiu uzis ĝin kiel ripozejo kaj distrejo.

ĉi tiu palaceto situas sur monteto sude de la Monaĥejo de El Escorial kaj estis elpensita por gastigi koncertojn de ĉambra muziko, unu el la grandaj ŝatoj de la Infanto Gabrielo de Burbono. Ĝi estis konstruita inter 1771 kaj 1773, ekde dizajno de Juan de Villanueva, la sama arkitekto kiu projektis la Dometon de la Princo, kiu estas proksima, en la municipo El Escorial.