Domingo de la Calzada
Aspekto
| Domingo de la Calzada | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de majo 1019 en Viloria de Rioja |
| Morto | 12-an de majo 1109 (90-jaraĝa) en Santo Domingo de la Calzada |
| Ŝtataneco | Reĝlando Leono |
| Okupo | |
| Okupo | anakoreto |
Domingo de la Calzada, konata kiel Sankta Domingo de la Calzada (Viloria de Rioja, provinco Burgoso, 1019 - Santo Domingo de la Calzada, Larioĥo, la 12-an de majo 1109), estis hispana monaĥo, unu el la plej grandaj gvidantoj de la Jakoba vojo. Li estas honorata kiel patrona sanktulo de voj-inĝenieroj, kanaloj kaj havenoj; kaj de la teknikaj inĝenieroj de publikaj laboraĵoj.

