Domo de familio Tabatabai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Domo de Tabatabaioj)
Domo de familio Tabatabai
domego • kultura havaĵo
Lando Irano vd
Situo Kashan County
Konstrustilo(j) Qajar architecture vd
Arkitekto(j) Ustad Ali Maryam vd
Koordinatoj 33° 58′ 29″ N, 51° 26′ 21″ O (mapo)33.97472222222251.439166666667Koordinatoj: 33° 58′ 29″ N, 51° 26′ 21″ O (mapo)
Domo de familio Tabatabai (Irano)
Domo de familio Tabatabai (Irano)
DEC
Domo de familio Tabatabai
Domo de familio Tabatabai
Situo de Domo de familio Tabatabai
Map
Domo de familio Tabatabai
vdr

La Domo de familio Tabatabai estas historia doma muzeo en Kaŝano, Irano. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭ 1880, dum la reĝado de la gaĝara dinastio, por la bonhava familio Tabatabai.[1][2][3][4] Ĝi estas unu el la eminentaj historiaj domoj de Kaŝano, kune kun la Domo de Amerioj, la Domo de Boruĝerdioj, la Domo de Abbasioj, kaj aliaj.[5]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La Domo de familio Tabatabai estis desegnita de la arkitektura ostad (majstro) Ali Marjam, kiu pli poste desegnis ankaŭ la apudan domon nomata la Domo de Boruĝerdioj, kiu estas restarigita.[6][4][5] La Domo de Tabatabaioj kovras preskaŭ 5,000 kvadratajn metrojn kaj inkluzivas 40 ĉambrojn, kvar kortojn, kvar kelojn, tri ventkaptilojn (aŭ ventoturojn, perse: bagdir, laŭvorte: ventpreniloj) kaj ĝardenojn. La domo konsistas el la biruni ("ekstero", la publika areo) kaj la andaruni ("interno", la privataj kvaronoj), kiuj estas inter la plej gravaj karakterizaĵoj de la tradicia loĝdoma arkitekturo de Irano kaj ĝi estas ornamita per ŝtonaj reliefoj, stukado kaj vitralo.[2][5][3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mansions of Kashan". Ganjnameh, Cyclopedia of Iranian Islamic Architecture. 1. Tehran: Shahid Beheshti University. 1996. p. 50.
  2. 2,0 2,1 "Kashan, a Lesson in Authenticity, Architecture". Financial Tribune. 8a de februaro 2015.
  3. 3,0 3,1 Neild, Barry (10a de februaro 2017). "Most beautiful places in Iran: Photos will dazzle you". CNN.
  4. 4,0 4,1 "Boroujerdi House attracts UNESCO's attention". Iran Daily. 6-a de julio 2015.
  5. 5,0 5,1 5,2 "200 Iranian historic houses to undergo restoration by March 2017". Tehran Times. 28a de aŭgusto 2016.
  6. "200 Iranian historic houses to undergo restoration by March 2017". Tehran Times. 28a de aŭgusto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • "Khan-e Tabatabaei". [1]