Don Juan (1998)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Juan
filmo
Originala titolo Don Juan
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 18 mar. 1998
Ĝenro romantika komedio
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Jacques Weber
Produktisto(j) Gérard Jourd'hui
Scenaro Jacques Weber • Molière
Muziko de Bruno Coulais
Rolantoj Jacques Weber • Emmanuelle Béart • Penélope Cruz • Michel Boujenah • Ariadna Gil • Michael Lonsdale
IMDb
vdr

Don Juan estas franclingva filmo de 1998 reĝisorita kaj verkita de Jacques Weber, ĉefrolulita de Weber mem, kun Michel Boujenah, Penélope Cruz kaj Emmanuelle Béart. La scenaro estas bazita sur la teatraĵo Dom Juan ou le Festin de Pierre de Molière.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Hispanio meze de la 17-a jarcento. Serio de sangelverŝaj militoj ruinigis la landon. La nobela Don Juan kaj liaj servistoj Sganarelle kaj La Violette trairas kampare ĉevalrajde, persekutitaj de la fratoj Alonse kaj Carlos, kiuj celas revenĝon pro insulto al la honoro de ilia fratino, Doña Elvire. Don Juan seksallogas du junulinojn, nome Mathurine kaj Charlotte, kiuj luktas inter si por konkeri lian koron. Finfine, Don Juan renkontas kun siaj gepatroj kaj pentas pri siaj pasintaj pekoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Weber kiel Don Juan
  • Michel Boujenah kiel Sganarelle
  • Emmanuelle Beart kiel Elvire
  • Penélope Cruz kiel Mathurine
  • Ariadna Gil kiel Charlotte
  • Denis Lavant kiel Pierrot
  • Michael Lonsdale kiel Don Luis
  • Jacques Frantz kiel Don Alonse
  • Pierre Gérard kiel Carlos
  • Arnaud Bedouët kiel La Violette
  • Philippe Khorsand kiel Monsieur Dimanche
  • Lucas Uranga kiel Gossiper
  • Pedro Casablanc kiel Lucas
  • Claudia Gravy kiel la patrino de Don Juan
  • Xavier Thiam kiel La Ramée

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]