Kantono Dorchester (Marilando)
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kantono Dorchester |
| Dorchester (Marilando) | |
|
juĝejo kaj prizono de la kantono | |
| kantono de Marilando | |
|---|---|
| Flago | sigelo |
| Mapo | |
Situo en Marilando | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1669 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Cambridge |
| Plej granda urbo | Cambridge |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 546 km² 1 445 km² 1 101 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
32 531 21 / km² |
| Horzono: | GMT−5, somere GMT−4 |
| Retejo: dorchestercountymd.com | |
| Nomita laŭ: grafo Dorset | |
| Flago | |
| Emblemo | |
La kantono Dorchester (angle Dorchester County) situas sur la orienta bordo de la usona subŝtato Marilando. Administra centro de la kantono (county seat) estas la urbo Cambridge. La kantono Dorchester limas sudoriente kun kantono Wicomico, nordoriente kun Delavaro, norde kun la kantono Caroline kaj okcidente havas bordon al la golfo Chesapeake: tute detale, ĝi limas kun kantono Karolino, kantono Sussex, kantono Wicomico, kantono Somerset, kantono Talbot, kantono Calvert kaj kantono Sankta Maria. Ĉe la bordo al la golfo Chesapeake, pluraj insuloj kaj insuletoj apartenas al la kantona areo.
La kantono estas establita en la jaro 1669 kaj nomita omaĝe al Edward Sackville, 4-a grafo Dorset, angle Edward Sackville, 4th Earl of Dorset, bona amiko de la familio Calverts, fondintoj de la angla kolonio Marilando en Nordameriko.
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 32 531 personoj sur areo de 2 546 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km².
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]ligna preĝejo de la insulo Hoopersville Island |
metodista preĝejo de la insulo Taylors |




