Dorico (programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dorico estas komputila programaro por la notacio de muziko, ekz. por skribi partiturojn. Kune kun Finale kaj Sibelius (programaro), ĝi estas unu el la tri gvidaj profesinivelaj muziknotacioprogramoj. La nomo honoras la 16-a-jarcentan italan muzikgravuriston Valerio Dorico (1500 – ĉ. 1565). Oni povas generi notliniaroj, plenigi ilin per notoj kaj elprinti la rezulton. Se komputilo disponas pri sonkarto, oni povas ankaŭ reprodukti kaj redakti la enigitan muzikon. Importaj kaj eksportaj funkcioj kompletigas la eblecojn.

Dorico disponeblas por la aktualaj Windows- kaj Mac OS X-versioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]