Dorothy Dix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorothy Dix
Persona informo
Naskonomo Elizabeth Meriwether Gilmer
Aliaj nomoj Dorothy Dix
Naskiĝo 18-an de novembro 1861 (1861-11-18)
Morto 16-an de decembro 1951 (1951-12-16) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Alma mater Hollins University
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr
saĝa]oj de Dix pri geedzeco, 1913

Elizabeth Meriwether GILMER (pseŭdonimo: Dorothy Dix; naskiĝinta la 18-an de novembro 1861, mortinta la 16-an de decembro 1951) estis usona furorĵurnalistino. Ŝi iĝis publika konsilistino kaj nombriĝis inter la plej bone salajritaj ĵurnalistoj siatempe. Ŝia sukcesa konsilvivo trafis en la tuta mondo ĉ. sesdek milionojn da legantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gilmer naskiĝis sur la plantejo de Woodstock ĉe la landlimoj inter Kantono Montgomery (Tenesio) kaj Kantono Todd (Kentukio). Ekis la ĵurnalista kariero post hazarda renkontiĝo kun Eliza Nicholson, proprietulino de la nov-orleana periodaĵo "Daily Picayune" en la jaro 1893-a. Edzigis ŝi la fraton de la duonpatrino, George Gilmer.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi uzis la pseŭdonimon D.D. unuafoje en 1896 por sia gazeta rubriko de en "Daily Picayune". [1]. Baldaŭ la rubriko alinomiĝis je Dorothy Dix Talks kaj ekfunkciis dum tre longa tempo. Ĝis 1917 ŝi ankaŭ temigis kaj komentis famajn murdokrimojn de Novjorko. Poste ŝi tute dediĉis sin al sia rubriko antaŭ reveno al tribulaj aferoj en 1926 pro la krimo Hall/Mills.[2]. Ofertis al ŝi la gazeto New York Evening Post nekrebele altan monsumon en kazo de raportado.[3]

Ŝia rubriko eĉ pli populariĝis en 1923 kiam Dix kunlaboris kun "Public Ledger Syndicate" de Filadelfio. Okazis ke la rubriko aperis en 273 gazetoj. En 1940 ŝi ricevis po cent mil da leteroj por jaro.[4] La legantaro de ĉ. 60 milionoj troviĝis en multaj landoj de Anglalingvio.[5] Alia furora kolumno de ŝi estis Dictates for a Happy Life[6] kun konsiloj pri sukcesa kaj feliĉa (enfamilia) vivo. Ĉio tia ofte represiĝis multloke. Interesas por nuntempuloj jam la titoloj de kelkaj ŝiaj libroj, kiel How to Win and Hold a HusbandEvery-Day Help for Every-Day People.

Banalaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭstralio oni uzas la fakterminon Dorothy Dixer ekz. por primokinda parlamentano kiu per ŝajna demandostarigo al sampartiano ebligas la parolantan politikiston reklami siajn ideojn sub kaŝita respondo al la ĵus farita demando.[7][8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elizabeth Meriwether Gilmer: How to win and hold a husband, Arno Press, New York 1974, ISBN 0-405-06086-6
  • Dorothy Dix: Dorothy Dix - her book: every-day help for every-day people, Funk & Wagnalls, New York 1926
  • Dorothy Dix: Fables of the elite, R.F. Fenno & Company, New York 1902

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vella, Christina: "Dorothy Dix: The World Brought Her Its Secrets", p. 195–214 ĉe: Janet Allured/Judith F. Gentry: Louisiana Women: Their Lives and Times, University of Georgia Press, Athens 2009, 0-8203-2947-9, p= 354
  • Harnett T. Kane: Dear Dorothy Dix: The Story of A Compassionate Woman, Doubleday, Garden City 1952

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo Dorothy simple belsonis en la oreloj de ŝi kaj Dix memoris ŝatatan plantejan sklavon nome Dick kiu dum la Usona Enlanda Milito savis kontraŭ ŝtelo altvalorajn arĝentaĵojn de la Meriwether-oj.
  2. "Hall-Mills Murder Case Collection." - Ĉe: New Brunswick Free Public Library, decembro 2023
  3. Maurine H. Beasley: "Elizabeth M. Gilmer as Dorothy Dix: A Woman Journalist Rewrites the Myth of the Southern Lady." - Ĉe: Dix Symposium Papers
  4. Una ŝia sekretariino estis Ella Bentley, edzino de Stanley Clisby Arthur.
  5. Phyllis Leslie Abramson: Sob sister journalism, Greenwood Publishing Group, New York 1990, ISBN 0-313-26513-5,p. 114
  6. [ https://web.archive.org/web/20110722190920/http://library.apsu.edu/Dix/happy.htm "Miss Dix’s Dictates for a Happy Life."] - Ĉe: Austin Peay State University, 17.12.2012
  7. Susan Butler: The Dinkum Dictionary: The Origins of Australian Words, tria eldono, Text Publishing, Melbourne 2009, ISBN 1-921351-98-5, p. 95
  8. Stephen L. Vaughn: Encyclopedia of American journalism, Routledge, New York 2008, ISBN 0-415-96950-6, p. 143