Dovhe Pole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Dovhe Pole, ukraine Довге Поле, hungare Unghosszúmező [unghosUmezO] estas ne memstara malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Baraninci.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dovhe Pole situas sur ebenaĵo laŭ rojo. Uĵhorodo troviĝas je 7 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 14-a jarcento. Longe la oficiala hungara loknomo estis la pli mallonga Hosszúmező. Ĝis Traktato de Trianon Unghosszúmező apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Dowhe Pole apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 vivis en Dovhe Pole 597 homoj, (inter ili 18 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]