Dovlatov (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dovlatov
filmo
Originala titolo Довлатов
Produktadlando Rusio
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 2018
Daŭro 126 minutoj
Ĝenro dramo, melodramo
Kameraado Łukasz Żal
Reĝisoro(j) Aleksio Aleksejeviĉ German
Produktisto(j) Andrey Savelyev • Konstantin Ernst
Scenaro Aleksio Aleksejeviĉ German
Filmita en Rusio
Rolantoj Danila Kozlovsky • Helena Sujecka • Anton Shagin • Svetlana Khodchenkova • Elena Lyadova • Milan Marić
Produktinta firmao Unua Kanalo (Rusia Televidkanalo)
Distribuo WDSSPR (Rusio)

Netflix (Usono)

IMDb
vdr

Dovlatov (ruse Довлатов) estas biografia filmo prezentita en 2018 kaj reĝisorita de Aleksio Aleksejeviĉ German. La filmo partoprenis en la ĉefa konkurso de la 68a Berlina kinfestivalo, kie en la 17-a de februaro 2018 okazis ĝia premiero.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas pri kelkaj tagoj en la vivo de fama verkisto Sergej Dovlatov (en Leningrado, komence de la 1970-aj jaroj), antaŭ elmigrado de lia amiko, la estonta Nobel-premiito Iosif Brodskij.

Oni prezentas vivon de la sovetia intelektularo de tiu tempo. Konfliktoj kun la registaro, cenzuro, la literatura vivo de Leningrado, muziko, kaŝita legado de poemoj, la deficito kaj provoj de la ĉefrolulo aĉeti pupon por sia filino.

La reĝisoro diris: «Ĝi (enhavo de filmo) pri interrilatoj en la familio, rilatoj kun ŝia filino, pri kiel li provas esti publikigata, el tio nenio sukcesis, interparolo kun Brodsky pri iuj aventuroj».[1]

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolo
Milan Mariĉ Sergej Dovlatov
Danila Kozlovskij David
Svetlana Hodĉenkova amikino de Dovlatov

Laboro[redakti | redakti fonton]

Laboro super la filmo komenciĝis de komenco jaro 2015[2]. Filmado komenciĝis februaron 2016 kaj daŭris 61 tagojn[1]. Plene laboro super la filmo estis kompletigita fine de 2017.

Artistelecto daŭris 9 monaton. La nomo de la ĉefaktoro dum longa tempo oni tenis en sekreto.[3] Rezulte estis elektita serba aktoro Milan Mariĉ, kiu ĝis artistelekta momento ne parolis ruse.[4]

Por atingi plejn grandan versimilecon en rekonstruo la pasintecon, la kreantoj de filmo turnis sin al loĝantoj de Sankt-Peterburgo por helpo. Ili petadis peterburganojn alporti vestojn, fotojn, vivordaĵojn kaj eĉ meblojn al Lenfilm - ĉio, kio datiĝas pli frue 1970-aj jaroj. Tamen, tio ne sufiĉis: aŭtentikaj aĵoj por filmado estis kolektitaj en aliaj urboj de Rusujo, ankaŭ en Italio, Kartvelio kaj Armenio. «En la kino pri la 1970-aj jaroj, artistoj trairas la unuan materian serion, kiu estas maksimume registrita en la memoro de la plimulto. Por mi interesas personan historion, per kiu aĵoj komenciĝas vivi, — diras German. — Ni aktive komunikis kun Katya kaj Lena, edzino kaj filino de Dovlatov».[5] Kiel kreantoj notas, komputilaj grafikaĵoj preskaŭ mankas en filmo.[1]

Ĉiuj internoj, kiuj estas en la filmo, estis filmita en la elloĝigitaj domoj. Dekoraciistoj ripetas la desegnon de tapeto, plankoj kaj mebloj de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento.  

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikisto Yuri Bogomolov rigardis la decidon de Aleksio German Jr. por montri la tempon de tiu epoko kiel daŭrigo de stilo de lia patro, prezenti kiel ekzemplo la filmon «Mia Amiko Ivan Lapshin».[6]

Kritikisto Anton Dolin nomis «Dovlatov» «la plej matura, integra kaj komprenebla» bildo de Aleksio German Jr., kiu ankaŭ fariĝis la plejn personan por la reĝisoro. Ankaŭ estis nomita sukceson elekto de ĉefaktoro.[7]

Sur la agregilo Rotten Tomatoes, filmo estas taksita je 75%, bazita sur 12 recenzoj[8]. Metacritic donas 68 el 100 poentojn, bazita sur 8 kritikistoj, indikante «ĝenerale favorajn recenzojn».

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝentan Urson por plej bona arta laboro — pentristo-enscenigisto Elena Okopnaja[9].
  • Premio de la sendependa ĵurio de la ĵurnalo Berliner Morgenpost (Berlina kinfestivalo 2018)[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]