Aleksio Aleksejeviĉ German
Aleksio Aleksejeviĉ German | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Алексей Алексеевич Герман | |||||
Naskiĝo | 4-an de septembro 1976 (47-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Aleksei Yuryevich German vd | ||||
Patrino | Svetlana Karmalita vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filma scenaristo • aktoro vd | ||||
Laborkampo | kina reĝisorado • kina scenverkado • aktorado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksio Aleksejeviĉ GERMAN (ruse Алексей Алексеевич Герман, naskiĝis la 4-an de septembro 1976) estas rusia filmreĝisoro kaj scenaristo.
Biografo[redakti | redakti fonton]
Aleksio Aleksejeviĉ German naskiĝis la 4-an de septembro 1976 en Leningrado (Sovetunio) en la familio de la reĝisoro Aleksio Jurijeviĉ German, do en Rusio li estas ofte nomata "Aleksio Herman La juna", kaj scenaristo Svetlana Karmalita. Liestas ankaŭ nepo de la verkisto Jurij German.
En 2001 li diplomiĝis ĉe la reĝisora fakultato de VGIK (laborejo de Sergio Solovjov kaj Valerio Rubinĉik) kaj eklaboris en la filmostudio Lenfilm.
En 2015 lia filmo "Sub elektraj nuboj" partoprenis en la konkurado de la Berlina Internacia Film-Festivalo[1]. La filmo gajnis la Arĝentan Urson por plej bona arta laboro (kameraistoj Eŭgeno Privin kaj Aleksandro Miĥalĉuk) kaj la premion por atingoj pri reĝisorado ĉe la Aziaj-Pacifikaj Premioj[2].
Filmoj[redakti | redakti fonton]
- 2003 — La lasta trajno
- 2005 — Garpastum
- 2008 — Papera Soldato
- 2009 — Kurta cirkvito (parto "Kim")
- 2011 — El Tokio (mallongdaŭro)
- 2015 — Sub elektraj nuboj
- 2018 — Dovlatov
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Berlinale 2015: Malick, Dresen, Greenaway and German in Competition. berlinale.de. Alirita 8 February 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-24. Alirita 2018-04-28.
- ↑ [1]