Dracula (filmo de 1931)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dracula)
Ĉi tiu artikolo temas pri horora filmo de 1931. Por romano de 1897 rigardu la paĝon Drakulo (libro). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Drakulo.
Dracula
filmo
Originala titolo Dracula
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 feb. 1931, 13 nov. 1931, 14 feb. 1931, 6 mar. 1931
Ĝenro horora filmo, vampirfilmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Karl Freund
Reĝisoro(j) Tod Browning • Karl Freund
Produktisto(j) Carl Laemmle Jr. • Tod Browning
Scenaro Garrett Fort • John L. Balderston • Tod Browning
Loko de rakonto LondonoTransilvanio
Muziko de Philip Glass
Rolantoj Béla Lugosi • Helen Chandler • David Manners • Dwight Frye • Edward Van Sloan • Carla Laemmle • Wyndham Standing • Dorothy Tree • Herbert Bunston • Frances Dade • Joan Standing • Charles K. Gerrard • Tod Browning • Florence Wix • John George
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Dracula [DRAkula] estas usona supernatura horora filmo de 1931 reĝisorita kaj kunproduktorita de Tod Browning el scenaro verkita de Garrett Fort. Ĝi estas bazita sur teatraĵo de 1924 nome "Dracula" de Hamilton Deane kaj John L. Balderston, kiu siavice estis adaptita el la romano de 1897 Dracula de Bram Stoker.[1] En la filmo stelulas Bela Lugosi kiel la grafo Drakulo, nome vampiro kiu elmigras el Transilvanio al Anglio kaj predas la sangon de vivantaj viktimoj, inklude la fianĉinon de junulo.

Produktorita kaj distribuita de Universal Pictures, Dracula estas la unua sonkina adaptaĵo de la romano de Stoker.[2] Kelkaj aktoroj estis konsiderataj por portreti la titolrolulon, sed Lugosi, kiu estis jam ludinta la rolon en Broadvejo, finfine atingis la rolon. La filmo estis parte filmita en la filmejoj de "Universal Studios Lot" en Kalifornio, kiuj estis reuzitaj nokte por la filmado de "Drácula", konkurence produktorita kiel hispanlingva versio de la historio ankaŭ fare de Universal.

Dracula estis ekonomia kaj kritikista sukceso, kaj kondukis al kelkaj pluigoj kaj kromverkoj. Ĝi havis elstaran influon en la popola kulturo, kaj la portreto fare de Lugosi de Drakulo establis la rolulon kiel kultura ikono, same kiel la arketipa vampiro en postaj verkoj de fikcio. En 2000, la filmo estis elektita de la Kongresa Biblioteko de Usono por konservado en la National Film Registry kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skal, David J. (2004). Hollywood Gothic: The Tangled Web of Dracula from Novel to Stage to Screen, Paperback ed. New York: Faber & Faber; ISBN 0-571-21158-5
  2. Ebert, Roger (19a de septembro, 1999). "Dracula movie review & film summary (1931)". RogerEbert.com. Alirita la 30an de aŭgusto 2020.
  3. "Librarian of Congress Names 25 More Films to National Film Registry". Library of Congress, Washington, D.C. 20540 USA. Alirita la 28an de aprilo, 2020.
  4. "Complete National Film Registry Listing | Film Registry | National Film Preservation Board | Programs at the Library of Congress | Library of Congress". Library of Congress, Washington, D.C. 20540 USA. Alirita la 28an de aprilo, 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fitzgerald, Michael G. (1977). Universal Pictures: A Panoramic History in Words, Pictures, and Filmographies. New Rochelle, New York: Arlington House Publishers. ISBN 0-87000-366-6.
  • Rebello, Stephen; Allen, Richard C. (1988). Reel Art: Great Posters from the Golden Age of the Silver Screen. New York: Abbeville Pres. ISBN 0-89659-869-1.
  • Vieira, Mark A. (2003). Hollywood Horror: From Gothic to Cosmic. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8109-4535-5.
  • Weaver, Tom; Brunas, Michael; Brunas, John (1990). Universal Horrors: The Studios Classic Films, 1931–46. McFarland. ISBN 978-0-7864-9150-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]