DragonForce

El Vikipedio, la libera enciklopedio


DragonForce
Persona informo
TTT
Retejo http://www.dragonforce.com
vdr

DragonForce estas brita bando de potenca metalroko el Londono, Anglio.[1] La bando formiĝis en 1999 fare de gitaristoj Herman Li kaj Sam Totman, kaj famas pro siaj longdaŭraj kaj rapidaj gitarsoloaĵoj, fantazi-tema vortumado kaj sono influita de videoludoj. La nuna membraro de DragonForce estas komponita de Li, Totman, kantisto Marc Hudson, drumisto Gee Anzalone kaj basistino Alicia Vigil. La bando trairis kelkajn membroŝanĝojn laŭlonge de sia kariero; longdaŭraj membroj nome kantisto ZP Theart, klavaristo Vadim Pruzhanov, drumisto Dave Mackintosh kaj basisto Frédéric Leclercq estas inter la iamaj membroj de la bando.

DragonForce publikigis ok studialbumojn, du koncertalbumojn, unu kompilalbumon, unu koncertan DVD kaj unu demo. Ilia tria albumo, Inhuman Rampage (2005), ricevis oran atestilon de la Recording Industry Association of America (RIAA) kaj de la British Phonographic Industry (BPI); ilia ĉefa unuopaĵo, "Through the Fire and Flames", estas ilia plej bone konata kanto, kaj aperis en kelkaj videoludoj, kiel Guitar Hero III: Legends of Rock. La ĉefa unuopaĵo el ilia kvara albumo, "Heroes of Our Time", estis nomumita por premio Grammy en 2009. DragonForce estis referencata kiel unu el la "kvar grandaj" bandoj de potenca metalroko, kun Helloween, Blind Guardian, kaj Sabaton.[2]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj

  • Marc Hudson – ĉefa voĉo (2011–nun)
  • Herman Li – gitaro, apoga voĉo (1999–nun)
  • Sam Totman – gitaro, apoga voĉo (1999–nun)
  • Alicia Vigil – basgitaro, apoga voĉo (2022–nun; turnea membro 2020–2022)
  • Gee Anzalone – drumoj, perkutado, apoga voĉo (2014–nun)

Turnemembroj

  • Damien Rainaud – basgitaro, apoga voĉo (2019)
  • Mauricio Chamucero – drumoj (2003)
  • Christian Wirtl – drumoj (2003)
  • Aquiles Priester – drumoj (2020)

Iamaj membroj

  • ZP Theart – ĉefa voĉo (1999–2010)
  • Steve Scott – basgitaro, apoga voĉo (1999–2000)
  • Diccon Harper – basgitaro (2000–2002)
  • Adrian Lambert – basgitaro, apoga voĉo (2002–2005)
  • Frédéric Leclercq – basgitaro, apoga voĉo (2006–2019; turnea membro 2005–2006)
  • Steve Williams – klavaro, kejtaro (1999–2000)
  • Vadim Pruzhanov – klavaro, kejtaro, sintezilo, teremino, apoga voĉo (2001–2018)
  • Matej Setinc – drumoj, perkutado (1999)
  • Didier Almouzni – drumoj, perkutado (1999–2003)
  • Dave Mackintosh – drumoj, perkutado, apoga voĉo (2003–2014)

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Valley of the Damned (2003)
  • Sonic Firestorm (2004)
  • Inhuman Rampage (2005)
  • Ultra Beatdown (2008)
  • The Power Within (2012)
  • Maximum Overload (2014)
  • Reaching into Infinity (2017)
  • Extreme Power Metal (2019)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "DragonForce". Allmusic. Alirita la 4an de Septembro 2022.
  2. Blum, Jordan. "The 'Big 4' Bands of 17 Metal Subgenres". Loudwire. Alirita la 17an de Decembro 2021.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo DragonForce en la angla Vikipedio.