Dranse (Haute-Savoie)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Dranse de Morzine
La fonto de Brevon

Dranse estas franca rivero, en departemento Haute-Savoie, longa je 49 km, kiu alfluas al Lago Lemano oriente de urbo Thonon-les-Bains.

Ĝi estas kunfluaĵo de tri riveroj:

  • Dranse d'Abondance, orienta brako.
Ĝi fontas apud urbo Châtel apud monto Pointe de Chésery kaj fluas en Abondance Valo. Ĝi pasas tra La Chapelle-d'Abondance, Abondance, Bonnevaŭ Vacheresse Chevenoz, Vinzier, La Vernaz inter kiuj ĝi kunfluas kun Dranse de Morzine.
  • Dranse de Morzine, suda brako.
Ĝi estas kunfluaĵo, en urbo Morzine, de:
  • Dranse de la Manche, kiu fontas inter montoj La pointe d'Angolon kaj Les hauts Forts apud vilaĝo L'Érigné.
  • Dranse de sous le Saix, kiu fontas el la piedo de Les hauts Forts apud vilaĝo Les Prodains
Ĝi trafluas Essert-Romand, Saint-Jean-d'Aulps, Seytroux, Le Biot, La Baume (kie ĝi provizas la baraĵan lagon Lac du Jotty), fluas en la kanjono Gorges du Pont-du-Diable kaj al Reyvroz kie ĝi kuniĝas kun Dranse d'Abondance, iĝante simple Dranse.
  • BrevonDranse de Belleveaux, okcidenta brako.
Ĝi fontas inter montoj Roc d'Enfer kaj Pointe de Chalune. Apud la vilaĝo La Chèvrerie (komunumo Bellevaux, ĝi fluas en lago Lac de Vallon (juna lago, kreita de terglito en 1943), trafluas Vailly kaj vilaĝo Bioge (sur la komunumo Reyvroz) kie ĝi kunfluas kun rivero Dranse, ĉirkaŭ 1 km avale de la kunfluo de Dranse d'Abondance kaj Dranse de Morzine.

Rivero Dranse poste trafluas komunumojn Féterne kaj Armoy.

Ĝi ĵetiĝas en Lemanon, formante malgranda riverdelton inter Thonon-les-Bains, Marin kaj Publier. En Thonon-Les-Bains, jaĥt-haveno estas konstruita en la riverdelto en 1980