Saltu al enhavo

Dronado de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinkado de Titanic.

La oceanŝipo RMS-Titanic dronis en la fruaj matenaj horoj de la 15a de aprilo 1912 en la Norda Atlantiko, en la kvara tago de la unua vojaĝo de la ŝipo de Southampton al Novjorko.

Estis la plej granda ŝipo tiutempe, Titanic havis proksimume 2 224 homojn surŝipe kiam ĝi frapis glacimonton ĉirkaŭ 23:40 (tempo de la ŝipo) dimanĉon 14an de aprilo 1912. Ĝi sinkis du horojn kaj kvardek minutojn poste, je 02:20 lundon 15an de aprilo, ĝia sinkado kaŭzis la morton de pli ol 1 500 homoj kaj estis unu el la plej grandaj maraj katastrofoj de la historio.

Titanic ricevis ses avertojn pri maraj glacimontoj la 14an de aprilo, sed vojaĝis ĉirkaŭ 22 nodojn kiam ĝiaj rigardistoj ekvidis la glacimonton. Nekapabla de turniĝi sufiĉe rapide, la ŝipo suferis fortegan baton kiu rompis ĝian tribordan flankon kaj malfermis ses fermatajn kupeojn. La marakvo eniris tra la interspaco kaj inundis antaŭpostenon, tri kelojn, kaj la kaldronajn ĉambrojn 5 kaj 6.

La Titanic estis dezajnita por resti flosinta kun kvar el ĝiaj antaŭaj kupeoj inunditaj sed ne pli. La skipo baldaŭ rimarkis ke la ŝipon estis sinkanta. Ili uzis atentigajn lumpafojn kaj radiajn (sendratajn) mesaĝoj por peti helpon dum la pasaĝeroj estis portitaj en savboatoj.

Konforme al ekzistanta praktiko, la savboatoj de Titanic estis desegnitaj por porti pasaĝerojn al proksimaj ŝipoj, ili ne estis igitaj por savi tutan ŝipanaron samtempe.

Kun la ŝipo sinkinta rapide kaj la helpo ankoraŭ horoj for, ne estis sekura rifuĝo por la pasaĝeroj kaj la skipo.

La malbona administrado de la evakuado kaŭzis ke multajn savboatojn foriris antaŭ ol esti plenaj. Kiam Titanic sinkis, pli ol mil pasaĝeroj kaj ŝipanoj ankoraŭ estis surŝipe. Kiuj saltis aŭ falis al akvo dronis kaj mortis en daŭro de minutoj por la efikoj de la ŝoko kontraŭ la akvo kaj la senkapabliga malvarmo.

La ŝipo RMS Carpathia alvenis unu kaj duono horon post la sinkado kaj savis la lastajn pluvivantojn je 09:15 la 15an de aprilo, proksimume naŭ kaj duono horojn post la kolizio.[1]

La katastrofo ŝokis la mondon kaj kaŭzis indignon pro la manko de savboatoj, malstreĉaj regularoj kaj la neegala traktado de la tri pasaĝeraj klasoj dum la evakuado. Postaj enketoj rekomendis gravajn ŝanĝojn de la mara regularo kaj kondukis al la starigo en 1914 de la Internacia Konvencio por la Sekureco de la Vivo en la Maro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. www.titanicstory.com: Chronology of events aboard the Titanic (angle). Alirita 26/09/2016 .