Saltu al enhavo

Ducula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperiaj kolomboj
Purpurvosta imperikolombo, Ducula rufigaster, endemia de Nov-Gvineo
Purpurvosta imperikolombo, Ducula rufigaster,
endemia de Nov-Gvineo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

DuculaImperiaj kolomboj estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj. Ili estas grandaj ĝis grandegaj kolomboj kun fortika korpo kaj mezaj ĝis longaj vostoj. Ili estas arboremaj, manĝas ĉefe fruktojn kaj estas tre proksime rilataj al la alia genro de fruktomanĝaj kolomboj, nome Ptilinopus. Ambaŭ genroj montras brilkoloran plumaron, ĉefe verdan, ofte kun kontrastaj malsupraj partoj purpuraj, oranĝaj aŭ ruĝaj. Kelkaj specioj de Ducula havas ĉefe elstarajn vaksaĵojn.[1] They have large gapes and swallow seeds whole, playing an important role in seed dispersal.[2]

Imperiaj kolomboj troviĝas en arbaroj de Suda Azio, Nov-Gvineo, norda Aŭstralio kaj Pacifikaj Insuloj. Multaj specioj estas nomadaj, kiuj veturas longdistance por profiti sezonajn fruktofontojn. Kelkaj entreprenas migradojn kaj ĉiuj estas fortaj flugantoj.[1] Pro habitatoperdo kaj predado, specioj de Ducula estas inter la plej minacataj el birdospecioj de la tuta mondo.[3]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Ducula estis enkondukita en 1836 fare de la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson kun Ducula insignis kiel la tipa specio. Tiu taksono estas nun konsiderata subspecio de la Monta imperikolombo (Ducula badia).[4][5] La genronomo Ducula devenas el la latina dux genitive ducis kun ls signifo "estro".[6]

La taksonomio de la imperiaj kolomboj estas nesolvita, kaj la nombro de specioj ene de la genro Ducula registriĝis varie kiel 34 [7] kaj 36.[8][9] Artikolo de Derek Goodwin de 1959 pri la taksonomio de la genro Ducula[8] dividas lian aranĝon de 36 specioj en 7 subgrupoj laŭ la distribuado kaj fenotipo, kaj tiu klasigon sekvas Gibbs et al.[9] La nuntempa (2024) versio de la IOC World Bird List inkludas 42 nuntempajn speciojn.[5]

La genronomo Ducula devenas el la Latina dux genitivo ducis kun la signifo "estro".[10]

La genro enhavas la jenajn 42 speciojn:

Sekcio Bildo Scienca nomo Distribuado
Poliocephala speci-grupo Ducula poliocephala (Gray, 1844) Rozventra imperikolombo Filipinoj.
Ducula forsteni (Bonaparte, 1854) Blankventra imperikolombo Indonezio (Sulaveso, Butono, Taliabu, Togiano, kaj Pelengo.)
Ducula mindorensis (Whitehead, 1896) Mindora imperikolombo Filipinoj (Mindoro)
Ducula radiata (Quoy & Gaimard, 1830) Grizkapa imperikolombo Indonezio (Sulaveso)
Carola speci-grupo Ducula carola (Gray, 1844) Grizkola imperikolombo Filipinoj
Aenea speci-grupo Ducula aenea (Linnaeus, 1766) Verda imperikolombo Nepalo, suda Barato kaj Srilanko orienten ĝis suda Ĉinio, Indonezio kaj Filipinoj.
Ducula oenothorax (Salvadori, 1892) Engana imperikolombo insulo Engano.
Ducula nicobarica (Pelzeln, 1865) Nikobara imperikolombo Nikobaraj insuloj.
Ducula perspicillata (Temminck, 1824) Blankokula imperikolombo Molukoj.
Ducula neglecta (Schlegel, 1866) Serama imperikolombo Molukoj
Ducula concinna (Wallace, 1865) Bluvosta imperikolombo Nov-Gvineo, Talaudoj, Sangihe, insuloj ĉe suda Sulaveso, sudaj Molukoj, kaj orientaj Malgrandaj Sundoj el Romang ĝis Tanimbar, oriente ĝis insuloj Aru.
Ducula pacifica (Gmelin, 1789) Pacifika imperikolombo Usona Samoo, Kukinsuloj, Fiĝioj, Kiribati, Niue, Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Salomonoj, Tokelau, Tongo, Tuvalu, Vanuatuo, kaj Valiso kaj Futuno.
Ducula oceanica (Desmarest, 1826) Mikronezia imperikolombo Palau, Karolinaj insuloj, Marŝalaj insuloj kaj Nauru.
Ducula aurorae (Peale, 1848) Polinezia imperikolombo Franca Polinezio.
Ducula galeata (Bonaparte, 1855) Nukuhiva imperikolombo Nuku Hiva en Markizinsuloj de Franca Polinezio.
Ducula rubricera (Bonaparte, 1854) Ruĝbosa imperikolombo Bismarkoj kaj Salomonoj.
Ducula myristicivora (Scopoli, 1786) Miristikovora imperikolombo Indonezio
Ducula geelvinkiana Schlegel, 1873 Geelvinka imperikolombo[11] Indoneziaj Ŝutenaj insuloj
Ducula rufigaster (Quoy & Gaimard, 1830) Purpurvosta imperikolombo Nov-Gvineo.
Ducula basilica Bonaparte, 1854 Cinamoventra imperikolombo Molukoj.
Ducula finschii (Ramsay, 1882) Finŝa imperikolombo Papuo-Nov-Gvineo.
Ducula chalconota (Salvadori, 1874) Brungorĝa imperikolombo Nov-Gvineo.
Ducula pistrinaria Bonaparte, 1855 Insula imperikolombo Bismarkoj kaj Salomonoj
Ducula rosacea (Temminck, 1835) Rozkapa imperikolombo Malgrandaj Sundoj de Indonezio
Ducula whartoni (Sharpe, 1887) Kristnaskinsula imperikolombo Kristnaskinsulo
Ducula pickeringii (Cassin, 1854) Griza imperikolombo Suluo, Miangas kaj Talaudoj
Ducula latrans (Peale, 1848) Bojema imperikolombo Fiĝioj
Brenchleyi speci-grupo Ducula brenchleyi (Gray, 1870) Avelventra imperikolombo Salomonoj.
Ducula bakeri (Kinnear, 1928) Vanuatua imperikolombo Vanuatuo.
Ducula goliath (Gray, 1859) Goliata imperikolomboNovkaledona imperikolombo Novkaledonio.
Ducula pinon (Quoy & Gaimard, 1824) Pinona imperikolombo Nov-Gvineo.
Ducula melanochroa (Sclater, 1878) Bismarka imperikolombo Bismarkoj.
Ducula mullerii (Temminck, 1835) Koluma imperikolombo Nov-Gvineo.
Zoe's imperial pigeon Ducula zoeae (Lesson, 1826) Zoea imperikolombo Nov-Gvineo.
Badia speci-grupo Ducula cuprea (Jerdon, 1840) Malabara imperikolombo Okcidentaj Gatoj de Barato.
Ducula badia (Raffles, 1822) Monta imperikolombo Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando, kaj Vjetnamo.
Ducula lacernulata (Temminck, 1823) Malheldorsa imperikolombo Malgrandaj Sundaj Insuloj.
Ducula cineracea (Temminck, 1835) Timora imperikolombo Timoro kaj Vetaro.
Bicolor speci-grupo Ducula bicolor (Scopoli, 1786) Dukolora imperikolombo Birmo kaj Tajlando, tra Indonezio kaj orienten ĝis Filipinoj kaj la Birdokapa Duoninsulo en Nov-Gvineo.
Ducula luctuosa (Temminck, 1825) Blanka imperikolombo Sulaveso.
Ducula spilorrhoa (Gray, 1858) Toresa imperikolombo Aŭstralio (nordoriento de Okcidenta Aŭstralio, nordo de Norda Teritorio kaj norda Kvinslando, inkludante la insulojn de la Toresa Markolo), Nov-Gvineo, Aru Insularo, insuloj de la golfo Geelvink, insuloj D'Entrecasteaux kaj Louisiade insularo.
Ducula subflavescens (Finsch, 1886) Flava imperikolombo Bismarka Arkipelago.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Goodwin, Derek. (1983) Pigeons and Doves of the World. London: British Museum of Natural History.
  2. (1989) “Pigeons as seed predators and dispersers of figs in a Malaysian lowland forest”, Ibis 131 (4), p. 521–527. doi:10.1111/j.1474-919x.1989.tb04788.x. 
  3. (2007) “Geographical patterns of threat among pigeons and doves (Columbidae)”, Oryx 41 (3), p. 289–299. doi:10.1017/s0030605307001016. 
  4. (1836) “Notices of the ornithology of Nepal”, Asiatic Researches, or, Transactions of the Society Instituted in Bengal 19, p. 143–192 [160]. 
  5. 5,0 5,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (2024). Alirita 13 February 2025 .
  6. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. Sibley, Charles. (1990) Distribution and Taxonomy of Bird of the World. New Haven and London: Yale University Press.
  8. 8,0 8,1 (1959) “Taxonomy of the genus Ducula”, Ibis 102 (4), p. 526–535. doi:10.1111/j.1474-919x.1960.tb07129.x. 
  9. 9,0 9,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. London: Bloomsbury Publishing.
  10. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  11. Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 18a de Junio 2021 .