Dukolora imperikolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ducula bicolor (Scopoli, 1786) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Dukolora imperikolombo, (Ducula bicolor) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas la tipa specio de la bicolor speci-grupo, kiu enhavas kvar samgenrajn speciojn.
Temas pri granda arbema kolombo, kiu estas konata ankaŭ kiel Nutmega kolombo, Toresa imperikolombo aŭ Toresmarkola kolombo, kaj estas disvastigata loĝanta kaj reproduktanta birdo ĉefe de etaj insuloj en Hinda Oceano el la insuloj Nikobaroj laŭ arko al Nov-Gvineo. Ĝi troviĝas ankaŭ en norda Aŭstralio en marbordaj areoj el Kimberlio (en Okcidenta Aŭstralio) ĝis la Granda barilrifo, oriente de Kvinslando). Birdoj loĝantaj en la Kimberlioj estas nemigrantaj, dum birdoj oriente de Kvinslando estas migrantaj. Migrantaj birdoj orienten alvenas el Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo en aŭgusto kaj foriras februare ĝis aprile. Ili ĝenerale povas troviĝi en pluvarbaroj, eŭkaliptoj, marbordaj arbustejoj, rojoj, riveroj, manglejoj kaj insuloj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Dukolora imperia kolombo estas granda fortiketa kolombo, 37-44 centimetrojn longa, kun 45 cm de enverguro. Ĝi estas preskaŭ entute blanka aŭ kremokolora, aparte de nigraj flugilplumoj kaj supra vosto, krom malhelaj okuloj, helbluaj kruroj kaj beko ĉu helblua kun malhela pinto ĉu flaveca. La kapo povas aperi bruna makulhava se manĝinte fruktojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula flugilfrapado kaj eventuala vipado de flugiloj, kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale. Maskloj je ceremonio supreniras, haltas kaj glitas suben. La Arĝentkolombo ne estas distingebla el la Dukolora imperikolombo je distanco, kvankam tio ne estas necese certa inverse.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ĝi konstruas malperfektan neston el bastonetoj en arbo, kutime kokospalmo, kie la ino demetas ununuran blankan ovon, de kie eloviĝas la ido post 23 ĝis 25 tagoj. La ido elnestiĝas post pliaj tri semajnoj. En Aŭstralio ili reproduktiĝas inter aŭgusto kaj januaro en manglejoj, vitejoj kaj arekacoj de proksimaj insuloj, kiel la insuloj Brook. En nordorienta Kvinslando, ili migras ĉiutage en aroj el insuloj al kontinentaj pluvarbaroj por manĝi fruktojn. Ili revenas al insuloj krepuske.
Tiu ĉi estas arbema kolombo, kiu manĝas preskaŭ nur fruktojn. Ĝi englutas ankaŭ fruktojn kun grandaj semoj, kiuj poste estas ĉu vomitaj ĉu ekskreciitaj entute, depende el la grando, post kiam la karno estis deprenita.
Alvokoj estas profundaj "mrrruuuuu", "ru-ka-hu" kaj "ap-huuu".
Tiuj birdoj ĉeestis iam en grandaj kolonioj en Cairns, Kvinslando, Aŭstralio, sed ĝi suferis amasbuĉadon en la 19-a jarcento, ĉar tiam oni konsideris ilin kiel plagon. La loĝantaro rapide malpliiĝis kaj nun estas malrapide pliiĝanta ĉar profitas protektan statuson en Aŭstralio, kie estas nune ĉirkaŭ 30 000. E. J. Banfield notis en 1908, ke en insulo Dunk "entute 100 000 iras kaj revenas vespere kaj frumatene", kun flugantaj kolonioj tiom amplekse kiom ĝis du mejlojn. Ĝi estis priskribita de Harold James Frith en 1982, kiuj ĉeestis tiujn tagmigradojn kiel "unu el la grandaj ornitologiaj espertoj de tropikoj."
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Ducula bicolor. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- Frith, H.J. (1982). Pigeons and Doves of Australia. Rigby.
- Grimmett, Birds of India, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
- Pizzey kaj Knight, "Field Guide to the Birds of Australia", Angus & Robertson, ISBN 0-207-19691-5
- Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.
- Grimmett, Birds of India, Inskipp and Inskipp, (ISBN 0-691-04910-6)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Pied Imperial Pigeon Breed Guide - Pigeonpedia.com
| ||||||||||||||||||


