Duflanka merkato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duflanka merkato estas merkato en kiu grupo de uzantoj generas eksteraĵon sur alia, ekzistante platformo kiu metas ilin en kontakto. Ekzemploj de duflankaj merkatoj estas:

  • Kreditkartoj, en kiuj la grupoj kiuj generas eksteraĵojn estus entreprenoj kaj aĉetantoj. La fakto, ke la uzo de certa kreditkarto estas disvastigita inter aĉetantoj, faras ĝian akcepton pli enspeziga de entreprenoj. La kontraŭa efiko ankaŭ okazas.
  • Videoludaj konzoloj, en kiuj la grupoj estas finkonsumantoj kaj videoludprogramistoj. Ju pli da programistoj kreas ludojn por difinita konzolo, des pli ĝi fariĝas alloga por konsumantoj; denove, oni ankaŭ havas la kontraŭan efikon.
  • Renkontiĝo-agentejoj.
  • Aŭkciaj retejoj.

La ĉefa diferenco inter la duflankaj merkatoj kaj la komunaj merkatoj estas, ke en la duflankaj merkatoj la optimuma konduto de la platformo ne konsistas en maksimumigi ĝian profiton sur ĉiu grupo de uzantoj aparte; sed en ĉi tiuj merkatoj, la optimuma konduto estas kutime subvencii grupon de uzantoj, akirante profitojn de la alia grupo [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Defining Two-sided marks, Jean Charles Rochet kaj Jean Tirole, RAND Journal of Economics, 2005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]