Dumanglavo
Dumanglavo aŭ glavo por du manoj (en germana Zweihänder, germana prononco: [t͡svaɪhɛndɐ] (signife 'du-manilo aŭ dumanilisto'), ankaŭ Doppelhänder ('duobl-manilo'), Beidhänder ('ambaŭ-manilo'),[1] Bihänder aŭ Bidenhänder, estas granda du-mana glavo uzita ĉefe dum la 16a jarcento.
La glavoj Zweihänder disvolviĝis el la longoglavoj de la fino de la Mezepoko kaj iĝis la mejloŝtona armilo de la germanaj Landsknechte el la epoko de Maksimiliano la 1-a Imperio) (m. 1519) kaj dum la Italaj Militoj de 1494–1559. La Goliath Fechtbuch (1510) montras intermezan formon inter longoglavo kaj Zweihänder.
Tiuj glavoj reprezentas la finan stadion de la tendenco al pliigo de la grando de glavoj kiu startis en la 14a jarcento. En sia disvolvigita formo, la Zweihänder akiris la karakterojn de fostarmilo pli ol de pura glavo pro sia egaj grando kaj pezo kaj tiele pliigis sian rangon kaj frapopovon. Sekve, ĝi jam ne estis portita en glavingo sed tra la ŝultro kiel halebardo.
Ĉirkaŭ la dua duono de la 16a jarcento, tiuj glavoj jam malhavis praktikan aplikadon, sed ili plue havis ceremonian aŭ reprezentan uzadon en la 17a jarcento. Kelkaj ceremoniaj dumanglavoj, nome "porto-glavoj" aŭ "parad-glavoj" (Paradeschwert), estis multe pli grandaj kaj pezis ĉirkaŭ 4.5 kilogramojn.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oakeshott, Ewart (Novembro 2000). European Weapons and Armour: From the Renaissance to the Industrial Revolution. Boydell Press. p. 148.
- ↑ Clements, J. "The Weighty Issue of Two-Handed Greatswords". ARMA. Alirita la 19an de junio 2020.