Dunia
Aspekto
Dunia (="mondo"), Dunia Bahasa(=mondlingvo) aŭ Duniabahasa estas planlingvo proponita de Ed Robertson en 1996.
Dunia prenas ĝian vortprovizon el 16 malsamaj lingvoj laŭ la partoj de diskurso. Plejparto de verboj estas el la hispana lingvo, plejparto de ĉiutaga substantivoj venas el la angla lingvo, plejparto de sciencaj substantivoj estas el latina lingvo, plejparto de adjektivoj venas el urdua lingvo, simplaj adverboj venas plejparte el la rusa lingvo ktp. La sintakso estas multrilate eŭropeca, sed frazoj bazitaj sur la temo/komento-strukturo estas ankaŭ permesata.
Nombroj (0-10): nul, un, du, tri, kwar, kwin, heks, sep, ok, non, dek.
Ekzempletoj:
- Dunia bi minadono al acha lingua (Dunia estas la plej bona lingvo al ĉiuj).
- Esperanto bu gen Volapuk buda (Esperanto ne estas tiel malnova ol Volapuko).
- woski soror wa, ta yao venir getsuyobi (Mia fratino, ŝi alvenos lunde).
- wo dar GEI al homo al kitab (mi donis la libron al homo).
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.langmaker.com/outpost/dunia.htm Arkivigite je 2011-01-01 per la retarkivo Wayback Machine