Dunning-Kruger-efiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dunning-Kruger-efiko en psikologio estas kogna devio, okaze de kiu nekompetentaj homoj suferas pro iluzia supereco, erare taksante sian kognan kapablon pli granda ol ĝi estas. La kogna devio pri iluzia supereco devenas de la metakogna nekapablo de nekompetentuloj rekoni sian propran mallertecon.

Sen la memkonscio, kiun oni ricevas per metakogno, nekompetentuloj ne povas objektive taksi sian realan kompetentecon aŭ nekompetentecon.

La korolario de la Dunning-Kruger-efiko indikas, ke tre kompetentaj homoj emas subtaksi sian relativan kompetentecon kaj erare supozi, ke taskoj, kiuj estas facile farataj de ili, ankaŭ estas facile farataj de aliaj homoj. Kiel priskribita de la sociaj psikologoj David Dunning kaj Justin Kruger, la kogna devio pri iluzia supereco aŭ malsupereco rezultas de interna iluzio de nekompetentuloj kaj de ekstera mispercepto de kompetentuloj; tio estas, "la mistakso fare de nekompetentuloj radikas en eraro pri si mem dum la mistakso fare de homoj tre kompetentaj radikas en eraro pri aliaj."[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kruger, Justin; David Dunning . “Unskilled and unaware of it: How difficulties in recognizing one's own incompetence lead to inflated self-assessments.”. doi:10.1037/0022-3514.77.6.1121.