Dura fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dur-fromaĝo)
Parmigiano-Reggiano.

Dura fromaĝo, granula fromaĝo, konata ankaŭ kiel premita fromaĝo kaj malmola fromaĝo, estas tipo de fromaĝo produktita per ripetita miksado kaj drenado de miksaĵo de kazeo kaj selakto. Tiu nomigo povas referenci al ampleksa vario de fromaĝoj, kiel grana kaj Parmigiano-Reggiano (dekstre) kaj variaj aliaj. Multaj tipoj estas ofte uzataj en la produktado de procezita fromaĝo, ĉefe usona fromaĝo, kiu laŭleĝe devas konsistas el Ĉedaro, Colby, kazeo aŭ granula fromaĝo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. United States Standards for Grades of Bulk American Cheese. Arkivita el la originalo je 2007-02-03. Alirita 2020-03-03.