Procezita fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komercigita procezita fromaĝo enhavanta ĉilipaston.

Procezita fromaĝo (konata ankaŭ kiel preparita fromaĝo, fromaĝoprodukto, plasta fromaĝofromaĝaĵo) estas manĝoprodukto farita el fromaĝo kaj aliaj nefermentitaj lakto-ingrediencoj miksitaj kun emulsiigiloj. Aldonaj ingrediencoj, kiel vegetalaj oleoj, salo, manĝokolorigiloj, aŭ sukero povas esti inkluditaj. Kiel rezulto, multaj gustoj, koloroj kaj teksturoj de procezita fromaĝo estas. Ties invento estas atribuita al Walter Gerber de Thun, Svisio, en 1911.

Tiu produkto estas vendata en tranĉaĵoj, pecoj kaj diversformaj ujoj. Ofte tranĉaĵoj estas pakigitaj unuope kaj tiu sistemo utilas por sandviĉoj, hamburgeroj kaj aliaj manĝaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]